Piednoto kaj finnoto

La menuo enhavas komandojn por enmeti piednoton aŭ finnoton kun aŭ sen plua ago de uzanto.

Piednoto

Enmeti piednoton ĉe la aktuala kursora pozicio sen invito.

Finnoto

Enmeti finnoton ĉe la aktuala kursora pozicio sen invito.

Piednoto aŭ finnoto

Enmetas piednoton aŭ finnoton en la dokumenton. La ankro por la noto enmetiĝos ĉe la aktuala kursora pozicio. Oni povas elekti aŭ aŭtomatan numeradon aŭ propran simbolon.

Bonvolu subteni nin!