Helpo de LibreOffice 24.8
Enhavoregilo estas lokokupila teksto en kiu la aktuala enhavo estos anstataŭigita kiam alklakante en la regilo. Enhavoregiloj estas unuopaj regiloj por aldoni kaj adapti por uzi en ŝablonoj, formularoj, kaj dokumentoj. Enhavoregiloj povas doni instruan tekston kaj agordi regilojn por malaperi kiam uzanto tajpas sian tekston.
Enhavoregiloj havas multajn atributojn kaj similas al la tradiciaj regiloj, sed povas esti pli facile uzeblaj kaj formateblaj.
Enhavas propran formatitan tekston aŭ aliajn erojn, ekzemple tabelojn, bildojn, aŭ aliajn enhavoregilojn.
Simplateksta enhavoregilo limiĝas al simpla teksto en unuopa aŭ pluraj alineoj. Malsame al riĉa teksto, ĝi ne povas enhavi aliajn erojn, ekzemple tabelojn, bildojn aŭ aliajn enhavoregilojn.
Enhavas unuopan bildon ankrita kiel signo. Alklakante sur la enhavoregilo malfermas la dialogon Malfermi dosieron, por doni anstataŭanton por la bilda lokokupilo.
Enhavas unu markobutonan signon kun kiu interagi. Alklakante sur la enhavoregilo baskuligas la markon de la markobutono.
Enhavas falliston de listaj elementoj el kiuj oni povas elekti kaj tekstan kampon kiun oni povas rekte redakti.
Enhavas fallistan butonregilon kun listo de paroj de vidiga teksto kaj valoroj. Tiu fallisto ne permesas al la uzanto enigi propran enhavon.
Enhavas la kalendaran regilon. Limigas tekston al unu alineo.