Ebloj de LibreOffice Verkilo

LibreOffice-Verkilo ebligas al vi skizi kaj produkti tekstdokumentojn kiuj povas inkluzivi grafikaĵojn, tabelojn, aŭ diagramojn. Vi poste povas konservi la dokumentojn en diversaj formatoj, inkluzive de la normigita OpenDocument-formato (ODF), formato Microsoft Word, aŭ HTML. Vi povas facile eksporti vian dokumenton al la Portebla Dokument-Formato (PDF).

Verkado

LibreOffice Verkilo ebligas al vi krei kaj bazajn dokumentojn, kiaj memorandoj, faksoj, leteroj, resumoj kaj kunfandaj dokumentoj, same kaj longajn kaj kompleksajn aŭ plurpartajn dokumentojn, kune kun bibliografioj, referenctabeloj kaj indeksoj.

LibreOffice Verkilo ankaŭ inkluzivas utilajn eblojn kiel literumadan kontrolilon, tezaŭron, aŭtomatan korektadon, kaj vortdividon samkiel diversajn ŝablonojn por preskaŭ ĉiu celo. Vi ankaŭ povas krei proprajn ŝablonojn uzante la Asistantojn.

Skizado kaj strukturigo

LibreOffice donas vastan variecon da ebloj por verki dokumentojn. Uzu la fenestron Stiloj por krei, agordi kaj modifi stilojn por alineoj, unuopaj signoj, kadroj kaj paĝoj. Aldone, la Navigilo helpas vin rapide trairi viajn dokumentojn, ebligas al vi rigardi al via dokumento per skema vido, kaj registras la objektojn kiujn vi enmetis en la dokumenton.

Vi ankaŭ povas krei diversajn indeksojn kaj tabelojn en tekstdokumentoj. Vi povas difini la strukturon kaj aspekton de la indeksoj kaj tabeloj laŭ viaj apartaj bezonoj. Aktivaj hiperligiloj kaj legosignoj ebligas al vi rekte salti al la korespondaj elementoj en la teksto.

Surtabla tipografio per LibreOffice Verkilo

LibreOffice Verkilo enhavas multajn ilojn por surtabla tipografio kaj desegnado por asisti vin krei de profesie stiligitajn dokumentojn, kiel broŝuroj, bultenoj kaj invitleteroj. Vi povas formati viajn dokumentojn per plurkolumnaj aranĝoj, tekstaj kadroj, grafikaĵoj, tabeloj, kaj aliaj objektoj.

Kalkuloj

Tekstdokumentoj en LibreOffice havas integritan kalkulfunkcion kiu helpas vin plenumi altnivelajn kalkulojn aŭ logikajn ligilojn. Vi povas facile krei tabelon en tekstdokumenton por plenumi kalkulojn.

Krei desegnaĵojn

La desegnilo de LibreOffice-Verkilo ebligas al vi krei desegnaĵojn, grafikaĵojn, rubrikojn, kaj aliajn specojn da desegnaĵoj rekte en tekstdokumentoj.

Enmeti grafikaĵojn

Vi povas enmeti bildojn per aliaj formatoj en tekstdokumenton, inkluzive grafikaĵojn kun formato JPG aŭ GIF. Aldone, la Galerio provizas kolekton de bildetoj, kaj la Fontwork-Galerio kreas belegajn tiparefektojn.

Fleksebla aplikaĵa interfaco

La programinterfaco estas projekciita tiel ke vi povas agordi ĝin laŭ viaj preferoj, inkluzive adapti bildsimbolojn kaj menuojn. Vi povas lokigi diversajn programfenestrojn, kiel la fenestron Stiloj, aŭ la Navigilo, kiel glitajn fenestrojn ie ajn sur la ekrano. Vi ankaŭ povas endokogi kelkajn fenestrojn ĉe la rando de la laborspaco.

Ŝovi kaj demeti

La eblo ŝovi-kaj-demeti ebligas al vi rapide kaj efike labori per tekstdokumentoj en LibreOffice. Ekzemple, vi povas ŝovi-kaj-demeti objektojn, kiel grafikaĵojn el la Galerio, de unu loko al alia en la sama dokumento, aŭ inter malfermitaj LibreOffice-dokumentoj.

Helpfunkcioj

Vi povas uzi la Helpsistemon kiel kompletan referencon por aplikaĵoj de LibreOffice, enhavantan instrukciojn por simplaj kaj kompleksaj taskoj.

Bonvolu subteni nin!