Porpoŝta kunfandado

La ilobreto Porpoŝta kunfandado enhavas komandojn por la finaj paŝoj de la poŝta kunfanda procedo.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Iru al menueroj Vido - Ilobretoj kaj elektu je Porpoŝta kunfandado


Asistanto pri porpoŝta kunfandado

Rulas la Asistanton pri porpoŝta kunfandado por krei formularajn leterojn aŭ sendi retmesaĝojn al pluraj ricevontoj.

(Numero de la ricevonto)

Enigu la numeron de la adresa rikordo por vidigi la porpoŝtan kunfandan dokumenton por la ricevonto.

Uzu la foliumajn butonojn por rulumi tra la adresaj rikordoj.

Ellasu la ricevonton

Ellasu la aktualan ricevonton el ĉi tiu kunfando.

Redakti unuopajn dokumentojn

Kreas unu mergitan dokumenton kun paĝosalto inter ĉiu ricevonto. La nomojn kaj adresojn de la ricevontoj enhavas la dokumento, kiu estas adaptebla laŭnecese.

Konservi kunfanditan dokumenton

Konservi la kunfanditan eligaĵon al dosiero.

Presi kunfanditan dokumenton

Presas la eligaĵon por ĉiuj aŭ iuj ricevontoj.

Sendi kunfanditan dokumenton kiel retmesaĝon.

Sendas la eligaĵon kiel retmesaĝojn al ĉiuj aŭ iuj ricevontoj.

Bonvolu subteni nin!