LibreLogo

LibreLogo estas simpla, asimilita, Logo-simila programa medio kun testudaj vektoraj grafikoj por lernigi komputadon (programadon kaj tekstoprilaboradon), perkomputila eldonado kaj grafikan fasonadon. Vidu je http://www.numbertext.org/logo/librelogo.pdf.

LibreLogo-ilbreto

La ilobreto LibreLogo (Vido - Ilobretoj - Logo) enhavas bildsimbolojn por movi testudon, startigi programon, haltigi, hejmen, vakigi ekranon, emfazi sintakson/traduki, kaj breton por enmetado (komandlinion).

Testudomovaj bildsimboloj

Ili estas ekvivalentoj de la Logo-komandoj "ANTAŬEN 10", "RETROEN 10", "MALDEKSTREN 15", "DEKSTREN 15". Alklaki iun el la bildsimboloj ankaŭ fokusigos la testudan formon, rulumante la paĝon al ĝia pozicio.

Ruli Logo-programon

Alklaku ĉe la bildsimbolo "Startigi Logo-programon" por ruli la tekston (aŭ nur elektitan tekston) de la dokumento kiel LibreLogo-programon. En vaka dokumento, ekzempla programo enmetiĝos kaj ruliĝos.

Alklaku la bildsimbolon "Haltigi" por haltigi la ruladon de la programo.

Hejmen

Alklaku la bildsimbolon "Hejmen" por reŝargi la pozicion kaj agordaron de la testudo.

Vakigi la ekranon

Alklaku la bildsimbolon "Vakigi la ekranon" por forigi la objektojn de la dokumento.

Programredaktilo/Emfazi sintakson/Traduki

The “magic wand” icon sets 2-page layout for program editing, expands and converts to uppercase the abbreviated, lowercase Logo commands in the Writer document. Change the language of the document ( - Languages and Locales - General - Western) and click on this icon to translate the Logo program to the selected language.

Komandlinio

Tajpu la enigan klavon en la komandlinio por ruli la enhavon. Por haltigi la programon uzu la bildsimbolon "Haltigi".

Tenu la klavon Enigi por ripeti la komandlinio, ekzemple, en la jena komandserio:

 ANTAŬEN 200 MALDEKSTREN 89

Por reagordi la komandan linion, triope alklaku ĝin aŭ premu je +A por elekti la antaŭajn komandojn, kaj tajpu la novajn komandojn.

Grafika fasado de bazaj testudaj agordoj

Turtle shape of LibreLogo is a normal fixed size drawing object. You can position and rotate it on standard way, too, using the mouse and the Rotate icon of the Drawing Object Properties toolbar. Modify Line Thickness, Line Color and Area Color settings of the turtle shape to set PENSIZE, PENCOLOR and FILLCOLOR attributes of LibreLogo.

Redakti programon

LibreLogo-desegnaĵoj kaj programoj uzas la saman Verkilo-dokumenton. La LibreLogo-pentrotolo troviĝas en la unua paĝo de la Verkilo-dokumento. Vi povas enmeti paĝosalton antaŭ la LibreLogo-programoj kaj agordi la paĝan zomon per la sorĉbastono de la Logo-ilobreto, ankaŭ ŝanĝi la tiparan grandon por komforta dupaĝa aranĝo por LibreLogo-programado: la maldekstra (unua) paĝo estas la pentrotolo, la dekstra (dua) paĝo estas por redakti la LibreLogo-programon.

LibreLogo-programa lingvo

LibreLogo estas facile asimilebla, Logo-simila programlingvo. Ĝi jam estas asimilita en multaj lingvoj el la lingvaj komunumoj de LibreOffice. Ĝi estas retro-kongrua kun la pli malnovaj Logo-sistemoj en la kazo de simplaj Logo-programoj tipe uzataj en edukado, ekzemple

 AL triangulo :grando
RIPETI 3 [
ANTAŬEN :grando
MALDEKSTREN 120
]
FINO

triangulo 10 triangulo 100 triangulo 200

Diferencoj de la Logo-programa lingvo

Aliaj atributoj de LibreLogo

LibreLogo-komandoj

Baza sintakso

Usklecodistingo

Komandoj, koloraj konstantoj estas neusklecodistingaj:

 PRESU “Saluton, Mondo!”
presu “Saluton, Mondo, denove!”

Nomoj de variabloj estas usklecodistingaj:

 a = 5
A = 7
PRESU a
PRESU A

Programaj linioj

Lines of a LibreLogo program are paragraphs in the Writer document. A program line can contain multiple commands:

 PRESU “Saluton, Mondo!” PRESU “LibreLogo”

Komentoj

Linioj aŭ linipartoj estas komentoj ek de punktokomo ĝis la fino de la linio (alineo):

 ; iuj komentoj
PRESU 5 * 5 iuj komentoj

Rompi programliniojn al pluraj alineoj

Eblas rompi programlinion por pliaj alineoj uzante la tildo-signon ĉe la fino de la linio:

 PRESU “Ĉi tiu estas tre longa ” + ~
“averta mesaĝo”

Testudo moviĝas

ANTAŬEN (an)

 ANTAŬEN 10 ; movi antaŭen 10pt (1pt = 0,35 mm)
ANTAŬEN 10pt ; vidu supre
ANTAŬEN 0.5in ; movi antaŭen 0.5 inch (1 inch = 2.54 cm)
ANTAŬEN 1" ; vidu supre
FD 1mm
FD 1cm

RETROEN (re)

 RETROEN 10 ; movi retroen 10pt

MALDEKSTREN (md)

 MALDEKSTREN 90 ; turni maldekstren 90 gradojn
MALDEKSTREN 90° ; vidu supre
LT 3h ; vidu supre (horloĝa pozicio)
LT ajna ; turni al hazarda pozicio

DEKSTREN (dt)

 DEKSTREN 90 ; turni dekstren 90 gradojn

PLUMOFOR (pf)

 PLUMOFOR ; testudo moviĝos sen desegni

PLUMOEK (pe)

 PLUMOEK ; testudo moviĝos desegnante

POZICIO (poz)

 POZICIO [0, 0] ; turni kaj movi al la supra-maldekstra angulo
POZICIO PAĜOGRANDO ; turni kaj movi al la malsupra-dekstra angulo
POZICIO [PAĜOGRANDO[0], 0] ; turni kaj movi al la supra-dekstra angulo
POZICIO AJNA ; turn kaj movi al hazarda pozicio

DIREKTO (d)

 DIREKTO 0 ; turni norden
DIREKTO 12h ; turni norden
DIREKTO [0, 0] ; turni al la supra maldekstra angulo
DIREKTO AJNA ; turni al hazarda direkto

Aliaj testudaj komandoj

KAŜU_TESTUDON (kt)

 KAŜU_TESTUDON ; por kaŝi la testudon (ĝis la komando vidigu_testudon)

VIDIGU_TESTUDON (vt)

 VIDIGU_TESTUDON ; vidigu testudon

HEJMEN

 HEJMEN ; reagordi komencan testudan pozicion

MALPLENIGU_EKRANON (me)

 MALPLENIGU_EKRANON ; forigi desegnajn objektojn el la dokumento

PLENIGU kaj FERMU

 PLENIGU ; fermi kaj plenigi la aktualan liniformon aŭ punktojn
FERMU ; fermi la aktualan liniformon aŭ por konekti la punktojn

Ekzemple: plenigi regulan triangulon:

 ANTAŬEN 50 MALDEKSTREN 120 ANTAŬEN 50 PLENIGU

Ekzemple: desegni regulan triangulon:

 ANTAŬEN 50 MALDEKSTREN 120 ANTAŬEN 50 FERMU

Plumaj agordoj

PLUMLARĜO (pl)

 PENSIZE 100 ; line thickness is 100 points
PENSIZE ANY ; equivalent of PENSIZE RANDOM 10

PLUMKOLORO (pk)

 PLUMKOLORO “ruĝa” ; agordi ruĝan plumkoloron (laŭ koloronomo, vidu kolorajn konstantojn)
PLUMKOLORO [255, 255, 0] ; agordi koloron flava (RGB-listo)
PLUMKOLORO 0xffff00 ; agordi koloron flava (hexkodo)
PLUMKOLORO 0 ;agordi koloron nigra (0x000000)
PLUMKOLORO AJNA ; hazarda koloro
PLUMKOLORO [5] ; agordi koloron ruĝa (laŭ koloroidentigilo, vidu kolorajn konstantojn)
PLUMKOLORO “nevidebla” ; nevidebla plumkoloro por formoj sen videbla konturo
PLUMKOLORO “~ruĝa” ; agordi koloron al hazarda ruĝa koloro

PLUMTRAVIDEBLO

 PLUMTRAVIDEBLO 80; agordi la travideblon de la aktuala plumkoloro al 80%

PLUMĈAPO/LINIĈAPO

 PLUMĈAPO “neniu” ; sen ekstra linifino (apriora)
PLUMĈAPO “ronda” ; ronda linifino
PLUMĈAPO “kvadrato” ; kvadrata linifino

PLUMLIGO/LINILIGO

 PLUMLIGO “ronda” ;  ronda liniligo (defaŭlto)
PLUMLIGO “oblikva” ; klinita liniligo
PLUMLIGO “bevelo” ; bevela liniligo
PLUMLIGO “neniu” ; sen liniligo

LINISTILO

 LINISTILO “solida” ; solida linio (defaŭlto)
LINISTILO “punkta” ; punkta linio
LINISTILO “streketa” ; streketa linio

; propra kunkto-streketa ŝablono agordita per listo kun la jenaj argumentoj:
; – nombro de la najbaraj punktoj
; – longo de punkto
; – nombro de la najbaraj streketoj
; – longo de la streketo
; – distanco de la kunktoj/streketoj
; – tipo (malnepra):
; 0 = punktoj estas ortanguloj (defaŭlto)
; 2 = punktoj estas kvadratoj (longo kaj distanco rilatas al la linilarĝo)

LINISTILO [3, 1mm, 2, 4mm, 2mm, 2] ; ...––...––...––

Plenigaj agordoj

PLENKOLORO (plk)

 PLENKOLORO “blua” ; plenigi per blua koloro, vidu ankaŭ PLUMKOLORO
PLENKOLORO “nevidebla” CIRKLO 10 ; malplena cirklo
PLENKOLORO [“blua”, “ruĝa”] ; kolortransiro inter ruĝa kaj blua
PLENKOLORO [[255, 255, 255], [255, 128, 0]] ; inter blanka kaj oranĝa
PLENKOLORO [“blua”, “ruĝa”, 1, 0, 0] ; agordi aksan kolortransiron (kun la bezonataj turno kaj borderaj agordoj), eblaj valoroj: 0-5 = lineara, aksa, radiusa, elipsa, kvadrata kaj ortangula kolortransiroj
PLENKOLORO [“ruĝa”, “blua”, 0, 90, 20] ; lineara kun 20% bordero, turnita al 90 gradoj de la aktuala direkto de la testudo
PLENKOLORO [“ruĝa”, “blua”, 0, 90, 20, 0, 0, 200, 50] ; de 200% al 50% kolorintenso
PLENKOLORO [AJNA, AJNA, 2, 0, 0, 50, 50] ; radiusa kolortransiro kun hazardaj koloroj kaj 50-50% horizontala kaj vertikala pozicioj de la centro

PLENIGTRAVIDEBLO

 PLENIGTRAVIDEBLO 80 ; agordi la travideblon de la aktuala pleniga koloro al 80%
PLENIGTRAVIDEBLO [80] ; agordi linearan travideblotransiron de 80% al 0%
PLENIGTRAVIDEBLO [80, 20] ; agordi linearan travideblotransiron de 80% al 20%
PLENIGTRAVIDEBLO [80, 20, 1, 90] ; agordi aksian travideblotransiron turnitan 90 gradojn de la aktuala direkto de la testudo
PLENIGTRAVIDEBLO [80, 20, 2, 0, 20, 50, 50] ; agordi radian travideblotransiron de ekstera 80% al interna 20% travideblo kun 20% bordero kaj kun 50-50% horizontala kaj vertikala pozicioj de la centro

PLENIGA_STILO

 PLENIGA_STILO 0 ; plenigo sen haĉo (default)
PLENIGA_STILO 1 ; nigra unuopa haĉo (horizontala)
PLENIGA_STILO 2 ; nigra unuopa haĉo (45 gradoj)
PLENIGA_STILO 3 ; nigra unuopa haĉo (-45 gradoj)
PLENIGA_STILO 4 ; nigra unuopa haĉo (vertikala)
PLENIGA_STILO 5 ; ruĝe kruce haĉita (45 gradoj)
PLENIGA_STILO 6 ; ruĝe kruce haĉita (0 gradoj)
PLENIGA_STILO 7 ; blue kruce haĉita (45 degrees)
PLENIGA_STILO 8 ; blue kruce haĉita (0 gradoj)
PLENIGA_STILO 9 ; blue triope kruce haĉita
PLENIGA_STILO 10 ; nigre larĝe unuope haĉita (45 gradoj)

; propra haĉo specifita per listo de la jenaj argumentoj:
; – stilo (1 = unuope, 2 = duope, 3 = triope haĉita)
; – koloro
; – distano
; – grado

PLENIGA_STILO [2, “verda”, 3pt, 15°] ; verde kruce haĉita (15 gradoj)

Desegnaj objektoj

CIRKLO

 CIRKLO 100 ; desegni cirklon (diametro = 100pt)

ELIPSO

 ELIPSO [50, 100] ; desegni elipson kun diametroj 50 kaj 100
ELIPSO [50, 100, 2h, 12h] ; desegni elipsan sektoron (ek de horpoĝa pozicio 2h ĝis 12h)
ELIPSO [50, 100, 2h, 12h, 2] ; desegni elipsan sektoron
ELIPSO [50, 100, 2h, 12h, 3] ; desegni elipsan arkon

KVADRATO

 KVADRATO 100 ; desegni kvadratan formon (grando = 100pt)

ORTANGULO

 ORTANGULO [50, 100] ; desegni ortangulan formon (50×100pt)
ORTANGULO [50, 100, 10] ; desegni ortangulon kun kurbaj anguloj

PUNKTO

 PUNKTO ; desegni punkton kun la larĝo kaj koloro de la plumo

FERMU povas konekti la lastajn punktojn, PLENIGU povas plenigi la formon difinitan per punktoj. Ekzemple, estas facile desegni “platan” stelon komencante ĉe ĝia centro:

 PLUMOFOR
RIPETU 5 [
ANTAŬEN 80
PUNKTO
RETRO 80
DEKSTREN 36
ANTAŬEN 50
PUNKTO
RETRO 50
DEKSTREN 120
] PLENIGU

ETIKEDO

 ETIKEDO “teksto” ; presi tekston ĉe la pozicio de la testudo
ETIKEDO 'teksto' ; vidu supre
ETIKEDO "teksto ; vidu supre (por nur unuopaj vortoj)

TEKSTO

 CIRKLO 10 TEKSTO “teksto” ; agordi tekston de la reala desegna objekto

Tiparaj agordoj

TIPARKOLORO/TEKSTOKOLORO

 TIPARKOLORO “verda” ; agordi koloron de tiparo

TIPAROFAMILIO

 TIPAROFAMILIO “Linux Libertine G” ; agordi tiparon (familio)
TIPAROFAMILIO “Linux Libertine G:smcp=1” ; agordi ankaŭ tiparan atributon (malgrandaj majuskloj)
TIPAROFAMILIO “Linux Libertine G:smcp=1&onum=1” ; malgrandaj majuskloj + malnovaj ciferoj

TIPAROGRANDO/TEKSTOALTO

 TIPAROGRANDO 12; agordi al 12pt

TIPAROPEZO/TEKSTOPEZO

 TIPAROPEZO “grasa” ; agordi algrasa tiparo
TIPAROPEZO “normala” ; agordi al normala pezo

TIPAROSTILO

 TIPAROSTILO “kursiva” ; agordi al kursiva variaĵo
TIPAROSTILO “normala” ; agordi al normala variaĵo

BILDO (b)

BILDO estas por

Grupigi formojn

 ; BILDO [ LibreLogo_komandoj ]
BILDO [ ANTAŬEN 100 CIRKLO 100 ] ; arbosimila grupigita formo

See also “Group” in LibreOffice Writer Help.

 AL arbo loko
PLUMOFOR POZICIO loko DIREKTO 0 PLUMOEK
BILDO [ ANTAŬEN 100 CIRKLO 100 ] ; arbosimila grupigita formo
FINO

BILDO [ arbo [230, 400] arbo [300, 400] ] ; grupigitaj formoj en grupigita formo

Komenci novajn formojn

 BILDO ; komenci novan linian formon
ANTAŬEN 10 BILDO ANTAŬEN 10 ; du liniaj formoj

Konservas SVG-bildojn

 BILDO “ekzemplo.svg” [ CIRKLO 5 ] ; konservi la bildon kiel SVG-bildon en la dosierujo de la uzanto
BILDO “Desktop/ekzemplo.svg” [ ANTAŬEN 100 CIRKLO 5 ] ; kiel supre, kun relativa vojo
BILDO “/home/user/ekzemplo.svg” [ CIRKLO 5 ] ; absoluta vojo por Unikso/Linukso
BILDO “C:\ekzemplo.svg” [ CIRKLO 5 ] ; absoluta vojo por Vindozo

Konservas SVG/SMIL-animaciojn (desegnaĵojn kun la komando DORMU)

 BILDO “animacio.svg” [ CIRKLO 5 DORMU 1000 CIRKLO 99 ] ; konservi kiel SVG/SMIL-animacion (vidu ankaŭ ĉe DORMU)
BILDO “animacio2.svg” [ CIRKLO 5 DORMU 1000 CIRKLO 99 DORMU 2000 ] ; kiel supre, sed uzante je DORMU post la lasta objekto rezultigos iteracion: post 2 sekundoj la SVG-animacio restartas en SMIL-kongrua foliumilo

Kohereco ĉe la maldekstra bordero

Uzi je BILDO por konservi la koherecon de pozicioj kaj liniaj formoj ĉe la maldekstra bordero de Verkilo:

 BILDO [ CIRKLO 20 POZICIO [-100, 100] CIRKLO 20 ]

Iteracioj

RIPETU

 ; RIPETU numero [ komandoj ]

RIPETU 10 [ ANTAŬEN 10 MALDEKSTREN 45 CIRKLO 10 ] ; ripeti 10-foje
 ; numero estas malnepra

RIPETU [ POZICIO AJNA ] ; senfine interacii

RIPETONOMBRO

Iteracia variablo (ankaŭ en POR kaj DUM iteracioj).

 RIPETU 100 [ ANTAŬEN RIPETONOMBRO MALDEKSTREN 90 ]

POR EN

Iteracio por la listaj elementoj:

 POR i EN [1, 5, 7, 9, 11] [
ANTAŬEN i
MALDEKSTREN 90
]

Iteracio por la signoj de signosinsekvo:

 POR i EN “teksto” [
ETIKEDO i
ANTAŬEN 10
]

DUM

 DUM VERA [ POZICIO AJNA ] ; senfine interacii
DUM RIPETONOMBRO <= 10 [ ANTAŬEN 50 MALDEKSTREN 36 ] ; kiel RIPETU 10 [ ... ]

SALTO

Haltigi la interacion.

 RIPETU [ ; senfine
POZICIO AJNA
SE RIPETONOMBRO = 100 [ SALTO ] ; ekvivalento de la RIPETU 100 [ ... ]
]

DAŬRIGU

Salti al la sekva iteracio.

 RIPETU 100 [
POZICIO AJNA
SE RIPETONOMBRO % 2 = 0 [ DAŬRIGU ]
CIRKLO 10 ; desegni cirklon ĉe ĉiu dua pozicio
]

Kondiĉoj

SE

 ; SE kondiĉo [ vera bloko ]
; SE kondiĉo [ vera bloko ] [ falsa bloko ]

SE a < 10 [ PRESU “Malgranda” ]
SE a < 10 [ PRESU “Malgranda” ] [ PRESU “Granda” ]

KAJ, AŬ, NE

Logikaj operacisimboloj.

 SE a < 10 KAJ NE a = 5 [ PRESU “0, 1, 2, 3, 4, 6, 7, 8 aŭ 9” ]
SE a < 10 KAJ a != 5 [ PRESU “0, 1, 2, 3, 4, 6, 7, 8 aŭ 9” ] ; kiel supre

Subproceduroj

AL, FINO

Nova vorto (aŭ proceduro).

 AL triangulo
RIPETU 2 [ ANTAŬEN 100 DEKSTREN 120 ] PLENIGU
FINO

RIPETU 10 [ triangulo PLUMOFOR POZICIO AJNA PLUMOEK ]

ELIGAĴO

Liveras valoron de la funkcio.

 AL hazardasigno
ELIĜU HAZARDA “ĉĝĵertzuiopasdfghjklĥŝŭcvbnm”
FINO

PRESU hazardasigno + hazardasigno + hazardasigno ; presiĝu 3-litera hazarda signa serio

HALTU

Reveni el proceduro.

 AL ekzemplo numero
SE numero < 0 [ HALTU ]
PRESU KVRAD numero ; presiĝu kvadrata radiko
]

ekzemplo 100
ekzemplo -1 ; sen eligaĵo kaj eraro
ekzemplo 25

Defaŭltaj variabloj

AJNA

Defaŭltaj hazardaj valoroj de koloroj, ktp.

 PLUMKOLORO AJNA ; hazarda plumkoloro

VERA

Logika valoro.

 DUM VERA [ POZICIO AJNA ] ; senfine iteracii
PRESU VERA ; presiĝu vera

FALSA

Logika valoro.

 DUM NE FALSA [ POZICIO AJNA ] ; senfine iteracii
PRESU FALSA ; presu falsa

PAĜOGRANDO

 PRESU PAĜOGRANDO; presiĝu listo de paĝograndoj en punktoj, ekz. [595.30, 841.89]

PI/π

 PRESU PI ; presiĝu 3,14159265359

Eniĝu/Eliĝu

PRESU

 PRESU “teksto” ; presi je “teksto” en dialogo
PRESU 5 + 10 ; presi je 15

ENIĜU

 PRESU ENIĜU “Enigu valoron?” ; peti kaj presi ĉenon per informpeta dialogo
PRESU REELO (ENIĜU “Unua numero?”) + REELO (ENIĜU “Dua numero?”) ; simpla kalkulilo

DORMU

 DORMU 1000 ; atendu 1000 ms (1 sek)

ĈIE

Agordi ĉieajn variablojn uzotajn en proceduroj.

 ĈIE pri
pri = “LibreLogo”

AL ekzemplo
PRESU pri
ĈIE pri ; kiam ni volas enigi novan valoron
pri = “nova valoro por la ĉiea variablo”
FINO

ekzemplo
PRESU pri

Funkcioj

HAZARDA

 PRESU HAZARDA 100 ; hazarda reelo (0 <= x < 100)
PRESU HAZARDA “teksto” ; hazarda litero el “teksto”
PRESU HAZARDA [1, 2] ; hazarda listero (1 aŭ 2)

ENT

 PRESU ENT 3,8 ; presiĝu 3 (entjera parto de 3,8)
PRESU ENT HAZARDA 100 ; hazarda nombro (0 <= x < 100)
PRESU ENT “7” ; konverti la ĉenan parametron al entjero

REELA

 ; konverti la ĉenan parametron al reelo
PRESU 2 * REELA “5.5” ; presu 11.0

ĈENO

 ; konverti la numeran parametron al ĉeno
PRESU “Rezulto: ” + ĈENO 5 ; presiĝu “Rezulto: 5”
PRESU 10 * ĈENO 5 ; presiĝu 5555555555

KVRAD

 PRESU KVRAD 100 ; presiĝu 10, kvadrata radiko de 100

SIN

 PRESU SIN 90 * PI/180 ; presu 1.0 (sinuso de 90° en radianoj)

KOS

 PRESU KOS 0 * PI/180 ; presu 1.0 (kosinuso de 0° en radianoj)

LOG10

 PRESU LOG10 100 ; presi 2,0 (ordinara logaritmo de 100)

RONDIGU

 PRESU RONDIGU 3.8 ; presiĝu 4 (rondigas 3.8)
PRESU RONDIGU HAZARDA 100 ; hazarda entjera nombro (0 <= x <= 100)

ABS

 PRESU ABS -10 ; presiĝu 10, la absoluta valoro de -10

NOMBRU

 PRESU NOMBRU “teksto” ; presiĝu 6, la nombro da signoj en “teksto”
PRESU NOMBRU [1, 2, 3] ; presiĝu 3, la longo de la listo

AGORDU

 ; konverti liston al Pitona aro
PRESU ARO [4, 5, 6, 6] ; presiĝu {4, 5, 6}
PRESU ARO [4, 5, 6, 6] | ARO [4, 1, 9] ; presiĝi {1, 4, 5, 6, 9}, unio
PRESU ARO [4, 5, 6, 6] & ARO [4, 1, 9] ; presiĝi {4}, intersekco
PRESU ARO ([4, 5, 6, 6]) - ARO [4, 1, 9] ; presiĝi {5, 6}, diferenco
PRESU ARO [4, 5, 6, 6] ^ ARO [4, 1, 9] ; presiĝi {1, 5, 6, 9}, simetria diferenco

AMPLEKSO

 ; generi pitonsimilan liston
PRESU AMPLEKSO 10 ; presiĝi [0, 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9]
PRESU AMPLEKSO 3 10 ; presiĝi [3, 4, 5, 6, 7, 8, 9]
PRESU AMPLEKSO 3 10 3 ; presiĝi [3, 6, 9]

POR i EN AMPLEKSO 10 50 10 [ ; iteracii por [10, 20, 30, 40]
ANTAŬEN i
MALDEKSTREN 90
]

LISTO

 ; forigi la ripetitajn elementojn el listo per ara kaj lista konvertado
PRESU LISTO (ARO [1, 3, 5, 5, 2, 1]) ; presiĝi [1, 3, 5, 2]

OPO

Konverti al Pitona opo (nemodifebla listo)

 PRESU OPO [4, 5]

ORDIGITA

Ĝi liveras ordigitan liston.

 PRESU ORDIGITA [5, 1, 3, 4] ; presiĝi [1, 3, 4, 5]

SUB

Anstataŭigas signaron per regulaj esprimoj.

 PRESU ANSTAT (“t”, “T”, “teksto”) ; presiĝi “TeksTo”, anstataŭigas “t” per “T”
PRESU ANSTAT (“(.)”, “\\1\\1”, ”mato”) ; presiĝi “mmaattoo”, duopigas ĉiun signon

SERĈU

Serĉi signarojn per regulaj esprimoj.

 SE SERĈU (“\v”, vorto) [ PRESU “Litero en la vorto.” ]

ĈIONSERĈU

Serĉi ĉiujn signarojn en la enigaĵo kiuj kongruas kun la donita regula esprimo.

 PRESU ĈIONSERĈU(“\w+”, “Hundoj, katoj.”) ; presiĝi [“Hundoj”, “katoj”], la listo de vortoj.

MIN

 PRESU MIN [1, 2, 3] ; presiĝi 1, la plej malgranda elemento de la listo

MAKS

 PRESU MAKS [1, 2, 3] ; presiĝi 3, la plej granda elemento de la listo

Koloraj konstantoj

 PLUMKOLORO “ARĜENTA” ; agordi laŭ nomo
PLUMKOLORO [1] ; agordi laŭ identigilo
PLUMKOLORO “~ARĜENTA” ; hazarda arĝenta koloro

Identigilo

Nomo

0

NIGRA

1

ARĜENTA

2

GRIZA

3

BLANKA

4

KARMEZINA

5

RUĜA

6

PURPURA

7

FUKSINA

8

VERDA

9

LIMETA

10

OLIVA

11

FLAVA

12

MALHELBLUA

13

BLUA

14

BLUVERDA

15

CEJANBLUA

16

ROZKOLORA

17

TOMATA

18

ORANĜA

19

ORA

20

VIOLA

21

ĈIELBLUA

22

ĈOKOLADA

23

BRUNA

24

NEVIDEBLA


Bonvolu subteni nin!