Ĉirkaŭfluado de teksto ĉirkaŭ objektoj

Linifaldi tekston ĉirkaŭ objekto

  1. Elektu la objekton.

  2. Elektu je Formato - Kadro kaj objekto - Agordoj, kaj alklaku lalangeton Teksta fluo por elekti la fluan stilon aplikotan.

    La aktuala ĉirkaŭflua stilo estas indikita per bulo.

Agordi la linifaldajn atributojn

  1. Elektu la objekton.

  2. Elektu je Formato - Kadro kaj objekto - Agordoj, kaj alklaku la langeton Teksta fluo.

  1. Faru la agordaĵojn deziratajn de vi.

  2. Alklaku je Akcepti.

Ŝanĝi la linifaldan konturon de grafikaĵo

Vi povas ŝanĝi la formon ĉirkaŭ kiu la teksto fluas.

  1. Elektu la grafikaĵon, dekstre alklaku, kaj tiam elektu je Ĉirkaŭfluo - Redakti konturon.

  1. Uzu la ilojn por desegni novan konturon, kaj alklaku la bildsimbolon Apliki (verda marko).

  2. Fermu la fenestron Kontura redaktilo.

Bonvolu subteni nin!