Nombri vortojn

  1. La nombro da vortoj kaj signoj vidiĝas en la statobreto, kaj ĝisdatiĝas dum vi redaktas.

  2. Se vi volas nombri nur parton de dokumento, elektu la tekston.

  3. Por vidigi etenditajn statistikojn, ekzemple la nombro da signoj sen spacetoj, duoble alklaku la nombron da vortoj en la statobreto, aŭ elektu Iloj - Nombri vortojn

Kiel LibreOffice kalkulas vortojn?

Ĝenerale, ĉiu ĉeno de signoj inter du spacetoj estas vorto. Streketoj, taboj, linisaltoj, kaj alineaj saltoj ankaŭ estas vortlimoj.

Vortoj kun ĉiam videblaj streketoj, ekzemple en kromprogramo, aŭ uzantagordo, estas kalkulataj po unu vorto.

La vortoj povas esti miksaĵo de signoj, nombroj, kaj specialaj signoj. Do la jena teksto estas kalkulata kiel kvar vortojn: abc123 1.23 "$" http://www.example.com.

Por enmeti propran signon konsiderotan kiel vortlimon, elektu menuerojn - LibreOffice Verkilo - Ĝenerale kaj enmetu la signon en la kampon Pluaj apartigiloj

Konsileta bildsimbolo

Por rigardi aliajn statistikojn pri la dokumento, elektu menuerojn Iloj - Atributoj - Statistikoj.


Bonvolu subteni nin!