Enmeti tutan tekstdokumenton

Por enmeti tekstan dosieron

  1. Metu la kursoron en la dokumento kien vi volas enmeti la dosieron.

  2. Elektu menuerojn Enmeti - Teksto el dosiero

  3. Trovu la tekstdokumenton kiun vi volas enmeti, kaj tiam alklaku la butonon Akcepti.

La enhavo de la teksta dokumento enfiksiĝas en la aktuala dokumento kaj ne ĝisdatiĝos se la fonta dosiero ŝanĝiĝos. Se oni volas ke la enhavo aŭtomate ĝisdatiĝu kiam oni ŝanĝos la fontan dokumenton, enmeti la dosieron kiel ligilon.

Por enmeti tutan tekstan dokumenton kiel ligilon

  1. Metu la kursoron en la dokumento kien vi volas enmeti la dosieron.

  2. Elektu menuerojn Enmeti - Sekcio.

  3. Tajpu nomon en la kadro Nova Sekcio, kaj marku la markobutonon Ligi.

  4. En la kadro Dosiernomo , tajpu la nomon de la dosiero enmetotan, aÅ­ alklaku la foliuman butonon (...) kaj trovu la dosieron.

    Se la cela teksta dokumento enhavas sekciojn, vi povas elekti la sekcion enmetotan en la kadro Sekcioj.

  5. Agordu laŭplaĉe la formatajn atributojn por la sekcio.

  6. Alklaku je Enmeti.

LibreOffice aŭtomate ĝisdatigos la enhavon de la enmetita sekcio kiam la fonta dosiero ŝanĝiĝos. Por mane ĝisdatigi la enhavon de la sekcio, elektu menuerojn Iloj - Ĝisdatigi - Ĝisdatigi ĉiujn.

Bonvolu subteni nin!