Uzi kadron por centrigi tekston en paĝo

  1. Elektu la tekston centrigotan en la paĝo.

  2. Elektu menuerojn Enmeti - Kadro.

  3. En la kampo Ankro , elektu je Al paĝo.

  4. En la kampo Grando , agordu la dimensiojn de la kadro.

  5. En la kampo Pozicio , elektu je "Centre" en la kadroj Horizontala kaj Vertikala .

  6. Alklaku je Akcepti.

Nota bildsimbolo

Por kaŝi la borderojn de la kadro, elektu la kadron, kaj elektu je Formato - Kadro kaj objekto- Atributoj. Alklaku la langeton Borderoj, kaj alklaku en la kadro Ne meti borderojn en la zono Liniaranĝo.


Por regrandigi la kadron, ŝovu la eĝojn de la kadro.

Bonvolu subteni nin!