Helpo de LibreOffice 7.5
Oni povas elekti tabelon en teksta dokumento per klavaro aŭ per muso.
Por elekti tabelon per la klavaro, movu la kursoron en la tabelon, kaj premu je KomandoStir+A ĝis ĉiuj ĉeloj estas elektitaj.
Por elekti tabelon per la muso, movu la musan sagon al pozicio tuj super kaj maldekstre de la tabelo. La musa sago fariĝas diagonala sago. Alklaku por elekti la tabelon.
Por elekti vicon aŭ kolumnon per la muso, movu la musan sagon al pozicio tuj super aŭ maldekstre de la kolumno. La musa sago fariĝas sago. Alklaku por elekti la vicon aŭ kolumnon.