Kunfandi kaj dividi ĉelojn

Oni povas elekti apudajn ĉelojn, kaj kunfandi ilin en unu ĉelon. Inverse, oni povas preni grandan ĉelon kaj dividi ĝin en plurajn ĉelojn.

Por kunfandi ĉelojn

  1. Elektu la apudajn ĉelojn.

  2. Elektu menuerojn Tabelo - Kunfandi ĉelojn.

Por dividi ĉelojn

  1. Metu la kursoron en la dividotan ĉelon.

  2. Elektu menuerojn Tabelo - Dividi ĉelojn.

    Dialogo ebligas dividi la ĉelon en plurajn ĉelojn, horizontale aŭ vertikale.

Bonvolu subteni nin!