Konservi tekstajn dokumentojn en HTML-formato

Eblas konservi dokumenton de LibreOffice Verkilo en HTML-formato, por ke eblu vidigi ĝin per TTT-legilo. Oni povas ligi paĝan salton kun specifa titola alinea stilo por generi apartan HTML-paĝon tie, kie la stilo troviĝas en la dokumento. LibreOffice Verkilo aŭtomate kreas paĝon kiu enhavas hiperligilojn al ĉiu el tiuj paĝoj.

Kiam vi konservas tekstan dokumenton en HTML-formato, eventualaj grafikoj en la dokumento konserviĝas en la HTML-dokumenton kiel enkorpigitaj datumfluoj. LibreOffice provas konservi la originan formaton de grafikoj, t.e. JPEG-bildoj aŭ SVG-bildoj konserviĝos tiel en HTML. Ĉiuj aliaj grafikaj formatoj konserviĝos kiel PNG.

  1. Apliku iun el la aprioraj titolaj alineaj stiloj de LibreOffice, ekzemple, "Titolo 1", al la alineoj kie generi novan HTML-paĝon.

  2. Elektu menuerojn Dosiero - Sendi - Krei HTML-dokumenton.

  3. En la kadro Stiloj , elektu la alinean stilon uzotan por generi novan HTML-paĝon.

  4. Enigu vojprefikson kaj nomon por la HTML-dokumento, kaj alklaku je Konservi.

Bonvolu subteni nin!