Uzi regulajn esprimojn en tekstaj serĉoj

Regulaj esprimoj estas uzeblaj por serĉi por iuj neindikitaj aŭ eĉ nevideblaj signoj.

note

Serĉi per regulaj esprimoj diferencas al serĉi per ĵokeroj. LibreOffice-Verkilo subtenas nur serĉi per regulaj esprimoj.


Vi povas uzi regulajn esprimojn kiam vi serĉas kaj anstataŭigas tekston en dokumento. Ekzemple, "fi.o" trovas je "fido" kaj "filo".

  1. Elektu jeRedakti - Serĉi kaj anstataŭigi.

  2. Alkalku je Pluaj agordaĵoj por etendi la dialogon.

  3. Marku la markobutonon Regulaj esprimoj.

  4. En la kampo Serĉi, tajpu la serĉotan terminon kaj la regula(j)n esprimo(j)n uzotajn en la serĉo.

  5. Alkalku al Serĉi sekvanSerĉi ĉiujn.

Ekzemploj de regulaj esprimoj

  1. La regula esprimo por unuopa signo estas la punkto (.).

  2. La regula esprimo por nul aŭ pli da aperoj de la antaŭa signo estas la steleto. Ekzemple: "123*" trovas "12", "123", kaj "1233".

  3. La regulesprima kombinaĵo por serĉi nul aŭ pli da aperoj de iu signo estas punto kaj steleto (.*).

  4. La regula esprimo por la fino de alineo estas la dolarsigno ($). La regulesprima kombinaĵo por la komenco de alineo estas ĉapelo kaj punkto (^.).

  5. La regula esprimo por taba signo estas la punkto \t.

Nota bildsimbolo

Eblas serĉi regulajn esprimojn nur en la sama alineo. Tio estas, oni ne povas serĉi iun terminon en iu alineo kaj alian terminon en la sekva alineo.


Bonvolu subteni nin!