Forigi liniajn saltojn

Uzu la funkcion Aŭtomate korekti por forigi linisaltojn kiuj troviĝas en frazoj. Nedezirataj linisaltoj povas okazi kiam vi kopias tekston el alia fonto kaj algluas ĝin en tekstan dokumenton.

Nota bildsimbolo

La funkcio Aŭtomate korekti efikas nur ĉe teksto formatita per la "Apriora" alinea stilo.


  1. Elektu menuerojn Iloj - Agordoj por aŭtomate korekti.

  2. En la lango Agordaro, certigu ke Kombini unuliniajn alineojn se longo estas pli ol 50% estas elektita. Por ŝanĝi la minimuman elcenton por la linilongo, duoble alklaku la agordon en la listo, kaj tajpu novan elcenton.

  3. Alklaku je Akcepti.

  4. Elektu la tekston kiu enhavas la linisaltojn forigotajn.

  5. En la kadro Apliki stilon en la breto Formatado, elektu je “Apriora”.

  6. Elektu menuerojn Iloj - Aŭtomate korekti - Apliki.

Bonvolu subteni nin!