Presi kun subtekstaj bazlinioj samnivelaj

Reĝistra vero

Lokoregado estas tipografia tekniko uzata en la presado. La termino referas al la kongrua presaĵo de la linioj en presita zono sur la fronta kaj la dorsa flankoj de la paĝoj de libroj, gazetoj kaj revuoj. La lokorega funkcio plifaciligas la legadon malebligante grizajn ombrojn videblajn tra la papero. La termino lokoregado ankaŭ referas al linioj en apudaj kolumnoj samaltaj.

Kiam vi agordas alineon, alinean stilon, aŭ paĝan stilon esti lokoregata, la bazaj linioj de la elektitaj signoj liniiĝas al vertikala paĝa krado, sendepende de litertipa grando aŭ eventuala grafikaĵo. Se vi volas, vi povas agordi la kradon kiel paĝŝtilan atrubuton.

Por agordi dokumenton al presado kun subtekstaj bazlinioj samniveligitaj

  1. Elektu la tutan dokumenton.

  2. Elektu menuerojn Formato - Paĝo - Paĝo.

  3. En la sekcio Linioj samnivelaj, elektu la markobutonon Enŝalti kaj alklaku al Akcepti.

Ĉiuj alineoj en la dokumento presiĝos kun subtekstaj bazlinioj samnivelaj, krom se alie specifite.

Pr ekskludi alineojn el presado kun subtekstaj bazlinioj samniveligitaj

  1. Faru iun el la jenaj:

    Elektu ĉiujn alineojn esceptotajn, kaj elektu menuerojn Formato - Alineo - Krommarĝenoj kaj interspacoj.

    Malfermu la fenestron Stiloj, alklaku la alinean stilon esceptotan, dekstre alklaku tiun stilon, elektu je Modifi. En la dialogo, alklaku la langon Krommarĝenoj kaj interspacoj.

  2. En la sekcio Linioj samnivelaj, malmarku je Aktivigi.

Bonvolu subteni nin!