Enmeti krucreferencojn

Krucreferencoj ebligas salti al specifaj tekstaj partoj kaj objektoj en unu dokumento. Referenco konsistas el celo kaj referenco enmetitaj kiel kampoj en la dokumento.

Objektoj kun titoloj kaj legosignoj estas uzeblaj kiel celoj.

Referenci tekston

Antaŭ ol enmeti krucreferencon, necesas specifi la celojn en la teksto.

Enmeti celon

  1. Elektu la tekston uzotan kiel celon por la krucreferenco.

  2. Elektu je Enmeti - Referenco.

  3. En la listo Tipo, elektu "Agordi referencon".

  4. Tajpu nomon por la celo en la kadro Nomo. La elektita teksto vidiĝos en la kadro Valoro.

  5. Alklaku je Enmeti. La nomo de la celo aldoniĝas al la listo Elektaĵo .

Lasu la dialogon malferma kaj daŭrigu al la sekva sekcio.

Por krei krucreferencon al celo

  1. Metu la kursoron en la teksto kie vi volas enmeti krucreferencon.

  2. Elektu je Enmeti - Krucreferenco por malfermi la dialogon, se ĝi ne estas jam malfermita.

  3. En la listo Tipo, elektu je "Enmeti referencon".

  4. En la listo Elektaĵo, elektu la celon krucreferencotan.

  5. In the Refer using list, select the format for the cross-reference. The format specifies the type of information that is displayed as the cross-reference. For example, "Reference" inserts the target text, and "Page" inserts the page number where the target is located. For footnotes the footnote number is inserted.

  6. Alklaku je Enmeti.

  7. Alklaku Fermi kiam vi finis.

Krucreferenci objekton

Eblas krucreferenci plejajn objektojn en la dokumento, ekzemple, grafikaĵoj, desegnaj objektoj, OLE-objektoj, kaj tabeloj, kondiĉe ke ili havas apudskribon. Por doni titolon al objekto, elektu la objekton, kaj elektu menuerojn Enmeti - Apudskribo.

  1. Alklaku la dokumenton tie, kie vi volas enmeti la referencon.

  2. Elektu je Enmeti - Referenco.

  3. En la listo Tipo, elektu la apudskriban kategorion de la objekto.

  4. En la listo Elekti, elektu la apudskriban numeron de la objekto krucreferenciota.

  5. In the Refer using list, select the format of the cross-reference. The format specifies the type of information that is displayed as the cross-reference. For example, "Reference" inserts the caption category and caption text of the object.

  6. Alklaku je Enmeti.

  7. Alklaku Fermi kiam vi finis.

Ĝisdatigi krucreferencojn

Por mane ĝisdatigi la krucreferencojn en dokumento, elektu menuerojn Iloj - Ĝisdatigi - Kampoj aŭ premu je F9.

Konsileta bildsimbolo

Elektu je Vido - Kampaj nomoj por baskuli inter vidigi la referencajn nomojn kaj la referencan enhavon.


Bonvolu subteni nin!