Protecting Contents in LibreOffice Writer

Jen resumo de la diversaj metodoj protekti enhavon en LibreOffice-Verkilo kontraŭ ŝanĝo aŭ forigo.

Protekti sekciojn en LibreOffice-Verkilo

Iun sekcion de teksta dokumento de LibreOffice-Verkilo eblas protekti per malnepra pasvorto kontraŭ ŝanĝoj.

warning

Oni ne celas ke protektado estu informsekura protekto. Ĝi estas ŝalto por malebligi akcidentajn ŝanĝojn.


Enŝalti protekton

Protektota informo devas esti en sekcio. Por krei aŭ elekti sekcion:

  1. Se la sekcio ne ekzistas: elektu la tekston, kaj elektu menuerojn Enmeti - Sekcio... .

  2. Se la sekcio jam ekzistas: elektu menuerojn Formato - Sekcioj... kaj elektu la sekcion en la listo Sekcio, aŭ dekstre alklaku la sekcion en Navigilo kaj elektu Redakti....

Por enŝalti protekton

  1. Se vi volas protekti la enhavon sen pasvorto, elektu la markobutonon Protekti sub kontraŭskriba protektado.

  2. Se vi volas protekti per pasvorto, elektu markobutonojn Protekti kaj Per pasvorto kaj alklaku la butonon Pasvorto.... Enigu kaj konfirmu pasvorton almenaŭ kvinliteran.

Ŝanĝi protekton

elektu menuerojn Formato - Sekcioj... kaj elektu la sekcion en la listo Sekcio, aŭ dekstre alklaku la sekcion en Navigilo kaj elektu Redakti....

  1. Se la protekto ne havas pasvorton, kaj vi volas uzi pasvorton, elektu la markobutonon Per pasvorto, alklaku la butonon Pasvorto, kaj enigu kaj konfirmu pasvorton almenaŭ kvinliteran.

  2. Se la protekto havas pasvorton kaj vi volas vakigi ĝin, malmarku je Per pasvorto sub kontraŭskriba protektado kaj enigu la ĝustan pasvorton.

  3. Se la sekcio estas protektita per pasvorto kaj vi volas ŝanĝi ĝin, alklaku la butonon Pasvorto en la fenestro Redakti sekciojn kaj enigu la ĝustan pasvorton dufoje.

Elŝalti protekton

elektu menuerojn Formato - Sekcioj... kaj elektu la sekcion en la listo Sekcio, aŭ dekstre alklaku la sekcion en Navigilo kaj elektu Redakti....

  1. Se la protekto ne havas pasvorton, elektu la markobutonon Protekti sub kontraŭskriba protektado.

  2. Se la protekto havas pasvorton, malmarku je Protekti sub Kontraŭskriba protektado kaj enigu la ĝustan pasvorton.

Protekti ĉelojn en tabelo de LibreOffice-Verkilo

Vi povas protekti kontraŭ ŝanĝo la enhavon de unuopaj ĉeloj de teksta tabelo aŭ tutan tabelon de LibreOffice-Verkilo.

warning

Oni ne celas ke protektado estu informsekura protekto. Ĝi estas ŝalto por malebligi akcidentajn ŝanĝojn.


Enŝalti protekton

  1. Por iu(j) ĉelo(j), metu la kursoron en ĉelon aŭ elektu bezonatajn ĉelojn. Elektu je Tabelo - Protekti ĉelojn en la menubreto.

  2. Por tuta tabelo, elektu la tabelon, kaj elektu je Tabelo - Protekti ĉelojn en la menubreto.

Elŝalti protekton

note

If necessary, choose - LibreOffice Writer - Formatting Aids and select Enable cursor under the Protected Areas.


  1. Metu la kursoron en la ĉelon aŭ en la elektitajn ĉelojn kaj elektu je Tabelo - Malprotekti ĉelojn en la menua breto.

  2. Por tuta tabelo, dekstre alklaku en la tabelo en Navigilo, kaj elektu je Tabelo - Malprotekti ĉelojn en la kunteksta menuo aŭ elektu la tutan tabelon kaj elektu je Tabelo - Malprotekti ĉelojn en la menua breto.

Protekti enhavon en enhavotabeloj kaj indeksoj

Enhavotabeloj kaj indeksoj kreitaj aŭtomate en LibreOffice-Verkilo, aŭtomate protektiĝas kontraŭ neintencitaj ŝanĝoj.

warning

Oni ne celas ke protektado estu informsekura protekto. Ĝi estas ŝalto por malebligi akcidentajn ŝanĝojn.


Enŝalti protekton

  1. Dekstre alklaku en la indekso aŭ enhavotabelo. Elektu je Redakti indekson... en la kunteksta menuo. Elektu je Protektita kontraŭ manaj ŝanĝoj en la langeto Tipo.

  2. Dekstre alklaku en la indekso aŭ enhavotabelo en Navigilo kaj elektu menuerojn Indekso - Nurlega.

Elŝalti protekton

note

If necessary, choose - LibreOffice Writer - Formatting Aids and select Enable cursor under the Protected Areas.


  1. Dekstre alklaku en la indekso aŭ enhavotabelo. Elektu je Redakti indekson... en la kunteksta menuo. Malmarku je Protektita kontraŭ manaj ŝanĝoj en la langeto Tipo.

  2. Dekstre alklaku en la indekso aŭ enhavotabelo en Navigilo kaj malmarku je Indekso - Nurlega.

Protecting fields and bookmarks from changes

Choose Tools - Protect Document - Protect Fields to protect all fields against changes. Use this protection to prevent accidental changes in fields.

Choose Tools - Protect Document - Protect Bookmarks to protect all bookmarks against changes. Use this protection to prevent accidental bookmark changes.

Protekti kontraŭ ŝanĝoj la tutan LibreOffice-Verkilan dokumenton.

Vi povas protekti kontraŭ ŝanĝoj la enhavon de LibreOffice-Verkila dokumento kun iu el la jenaj dosierformatoj: .doc, .docx, .odt, .ott.

warning

Oni ne celas ke protektado estu informsekura protekto. Ĝi estas ŝalto por malebligi akcidentajn ŝanĝojn.


Por ebligi protekti la tutan dokumenton, iru al - LibreOffice-Verkilo - Kongrueco kaj elektu Protekti formularon. Por malprotekti, malmarku ĝin.

Bonvolu subteni nin!