Presi broŝuron

Oni povas presi dokumenton de Verkilo kiel broŝuron aŭ libreton. Tio estas, Verkilo presas du paĝojn ĉe ĉiu flanko de la papero, por ke kiam oni faldas la paperon, oni povas legi la dokumenton kiel libron.

Kiam oni kreas dokumenton kiu estas presota kiel broŝuro, uzu vertikalan orientiĝon por la paĝoj. Verkilo aplikas la broŝuran aranĝon kiam oni presas la dokumenton.

Por presi broŝuron

  1. Elektu menuerojn Dosiero - Presi.

  2. En la dialogo Presi, alklaku je Atributoj.

  3. En la dialogo Atributoj por la presilo, agordu la paperan orientiĝon al horizontala.

Konsileta bildsimbolo

Se la presilo kapablas presi duflanke, kaj ĉar broŝuroj ĉiam presiĝas laŭ horizontala reĝimo, taŭgas la agordo "duflanka - mallonga eĝo" en la dialogo por agordi la presilon.


  1. Reiru al la dialogo Presi, kaj alklaku je Agordaro.

  2. Elektu je Broŝuro.

  3. Por presilo kiu aŭtomate presas duflanke, specifu presi dekstrajn kaj maldekstrajn paĝojn.

  1. Alklaku je Akcepti.

If you print a document in portrait on a landscape page, two opposing sides in a brochure will be printed next to each other. If you have a printer with double-sided printing capability, you can create an entire brochure from your document without having to collate the pages later. If you have a printer that only has single-sided printing capability, you can achieve this effect by first printing the front pages with the "Front sides / right pages /odd pages" option marked, then re-inserting the entire paper stack in your printer and printing all the back pages with the "Back pages / left pages / even pages" option marked.

Nota bildsimbolo

Se LibreOffice presas la paĝojn laŭ malĝusta sinsekvo, malfermu la dialogon Presilaj agordoj, elektu Inversigitan, kaj represu la dokumenton.


Bonvolu subteni nin!