Ŝanĝi paĝan fonon

LibreOffice uzas paĝajn stilojn por specifi la fonon de la paĝoj en dokumento. Ekzemple, por ŝanĝi la paĝan fonon de unu aŭ pluraj paĝoj en dokumento al akvomarko, necesas krei paĝan stilon kiu uzas la akvomarkan fonon, kaj apliki la paĝan stilon al la paĝoj.

Por ŝanĝi la paĝan fonon

  1. Choose View - Styles .

  2. Alklaku la bildsimbolon Paĝaj stiloj.

  3. En la listo de paĝaj stiloj, dekstre alklaku eron, kaj elektu je Nova.

  4. En la langeto Organizilo, tajpu nomon por la paĝa stilo en la kadro Nomo.

  5. En la kadro Sekva stilo, elektu la paĝan stilon aplikotan al la sekva paĝo.

  1. Alklaku la langeton Areo.

  2. Elektu ĉu solida koloro ĉu grafikaĵo. Eleku eblojn el la taba paĝo.

  3. Alklaku je Akcepti.

Por ŝanĝi la paĝan fonon de ĉiuj paĝoj en dokumento

Antaŭ ol vi komencas, certigu vin ke vi kreis paĝan stilon kiu uzas paĝan fonon. Rigardu al Por ŝanĝi la paĝan fonon por detaloj.

  1. Choose View - Styles .

  2. Alklaku la bildsimbolon Paĝaj stiloj.

  3. Duoble alklaku la paĝan stilon kiu uzas la deziratan paĝan fonon.

Por uzi diversajn paĝajn fonojn en la sama dokumento

Antaŭ ol vi komencas, certigu vin ke vi kreis paĝan stilon kiu uzas paĝan fonon. Rigardu al Por ŝanĝi la paĝan fonon por detaloj.

  1. Alklaku antaŭ la unua signo de la alineo kie ŝanĝi la paĝan fonon.

  2. Elektu menuerojn Enmeti - Permana salto.

  3. Elektu je Paĝa salto.

  4. En la kadro Stilo , elektu paĝan stilon kiu uzas la paĝan fonon.

  1. Alklaku je Akcepti.

Watermark

Enigu akvomarkan tekston en la aktualan paĝstilan fonon.

Bonvolu subteni nin!