Enmeti diagramon el Kalkulio en tekstan dokumenton

Oni povas enmeti kopion de diagramo kiu ne ĝisdatiĝos kiam oni modifas la diagramajn datumojn en la kalkultabelo.

  1. Malfermu la tekstan dokumenton al kiu kopii la diagramon.

  2. Malfermu la kalkultabelon kiu enhavas la diagramon kopiotan.

  3. En la kalkultabelo, alklaku la diagramon. Ok teniloj aperos.

  4. Ŝovu la diagramon de la kalkultabelo al la teksta dokumento.

Oni povas regrandigi kaj movi la diagramon en la teksta dokumento kiel ajnan objekton. Por redakti la diagramajn datumojn, duoble alklaku la diagramon.

Bonvolu subteni nin!