Krei alfabetajn indeksojn

  1. Alklaku en la dokumento kie enmeti la indekson.

  2. Elektu menuerojn Enmeti - Enhavolisto kaj indekso - Enhavolisto, indekso aŭ bibliografio.

  3. En la langeto Tipo, elektu je "Alfabeta indekso" en la kadro Tipo.

  4. Se vi volas uzi indeksodosieron, elektu je Indeksodosiero en la kampo Agordoj , alklaku la butonon Dosiero, kaj trovu ekzistantan dosieron aŭ kreu novan indeksodosieron.

  5. Agordu la formatajn atributojn por la indekso, aŭ en la aktuala langeto, aŭ en iu el la aliaj langetoj de ĉi tiu dialogo. Ekzemple, por uzi unuliterajn titolojn en la indekso, alklaku la langeton Eroj, kaj elektu je Alfabeta disigilo. Por ŝanĝi la formaton de niveloj en la indekso, alklaku la langeton Stiloj.

  6. Alklaku je Akcepti.

  7. Por ĝisdatigi la indekson, dekstre alklaku la indekson, kaj elektu je Ĝisdatigi indekson/tabelon.

Bonvolu subteni nin!