Helpo de LibreOffice 7.3
Oni povas apliki diversajn alineajn stilojn, agordi hiperligilojn al eroj, ŝanĝi la aranĝon de indeksoj, kaj ŝanĝi la fonan koloron de indeksoj en la dialogo Enmeti indekson.
Dekstre alklaku en la indekso aŭ tabelo de enhavo, kaj elektu menuerojn Redakti indekson/tabelon.
Alklaku la langeton Stiloj.
Alklaku indeksan nivelon en la listo Niveloj.
Alklaku la stilon aplikotan en la listo Alinea stilo.
Alklaku la agordan butonon <.
Alklaku je Akcepti.
Oni povas atribui krucreferencon kiel hiperligilon al eroj en tabelo de enhavo.
Dekstre alklaku en la tabelo de enhavo, kaj elektu je Redakti indekson/tabelon.
Alklaku la langeton Eroj.
En la listo
alklaku la kaponivelon al kiu atribui hiperligilojn.En la areo Strukturo, alklaku en la kadro antaŭ la E#, kaj tiam alklaku je Hiperligilo.
Alklaku en la kadro malantaŭ la E, kaj tiam alklaku je Hiperligilo.
Ripetu por ĉiu kapnivelo por kiu vi volas krei hiperligilojn, aŭ klaku butonon
por apliki la formatadon al ĉiuj niveloj.