Preventi dividi specifajn vortojn

Se via teksto estas aŭtomate vortdividata kaj iuj vortdividoj aspektas malbelaj, aŭ se vi deziras ke specifaj vortoj neniam dividiĝi, vi povas malŝalti vortdividadon por tiuj vortoj.

  1. Choose - Languages and Locales - Writing Aids

  2. Elektu vortaron en la listo Propra vortaro, kaj alklaku je Redakti.

    Se la listo estas vaka, alklaku je Nova por krei novan vortaron.

  3. En la kadroVorto, tajpu la vorton ellasotan de vortdividado, kaj egalsignumon (=), ekzemple "ekologio=".

  4. Alklaku je Nova, kaj alklaku je Fermi.

tip

Por rapide ellasi vorton de vortdividado, elektu la vorton, elektu je Formato - Signo, alklaku la langeton Tiparo, kaj elektu je "Neniam" en la kadro Lingvo .


Iuj vortoj enhavas specialajn signojn kiujn LibreOffice traktas kiel streketon.Se vi deziras ke tiaj vortoj ne dividiĝu, vi povas enmeti specialan kodon kiu preventas vortdividon ĉe tiu pozicio kie la speciala kodo troviĝas. Faru jene:

  1. Metu la kursoron tie, kie vortdivido ne okazu.

  2. Elektu je Enmeti - Formata marko - Vorta kunligilo.

    La enmetita formata marko vidiĝos griza. Por forigi ĝin, metu la kursoron super la formata marko ka premu la Forigi-klavon.

Bonvolu subteni nin!