Pri paĝokapoj kaj paĝopiedoj

Paĝokapoj kaj paĝopiedoj estas areoj en la supra kaj malsupra marĝenoj, kie oni povas enmeti tekston kaj bildojn. Paĝokapoj kaj paĝopiedoj aldoniĝas al la aktuala paĝa stilo. Ajna paĝo kiu uzas la saman stilon, aŭtomate ricevas la paĝokapon aŭ paĝopiedon aldonitan. Oni povas enmeti Kampojn, ekzemple paĝnumerojn kaj ĉapitrajn titolojn, en paĝokapoj kaj paĝopiedoj en teksta dokumento.

Nota bildsimbolo

La paĝa stilo por la aktuala paĝo vidiĝas en la Statobreto.


Paĝokapoj aŭ paĝopiedoj en HTML-dokumentoj

Iuj agordoj de paĝokapoj kaj paĝopiedoj ankaŭ disponiĝas al HTML-dokumentoj. HTML ne subtenas paĝokapojn kaj paĝopiedojn kaj anstataŭe eksportiĝas kun specifaj etikedoj, por ke ili estu rigardeblaj per foliumiloj. Paĝokapoj kaj paĝopiedoj eksportiĝas en HTML-dokumentoj nur se ili estas ŝaltitaj en la TTT-aranĝa reĝimo. Kiam oni remalfermas la dokumenton per LibreOffice, la paĝokapoj kaj paĝopiedoj vidiĝas ĝuste, inkluzive de eventualaj kampoj enmetitaj de uzanto.

Bonvolu subteni nin!