Enmeti kaj redakti piednotojn aŭ finnotojn

Piednotoj referencas pluan informon pri temo ĉe la malsupro de paĝo kaj finnotoj referencas informon ĉe la fino de dokumento. LibreOffice aŭtomate nombras la piednotojn kaj finnotojn.

Por enmeti Piednoton aŭ Finnoton

  1. Alklaku en la dokumento kie meti la ankron de la noto.

  2. Elektu je Enmeti - Piednoto/Finnoto.

  3. En la kampo Numerado , elektu la formaton uzotan. Se vi elektas je Signo, alklaku la foliuman butonon (...) kaj elektu la signon uzotan por la piednoto.

  4. En la kampo Tipo , elektu je PiednotoFinnoto.

  5. Alklaku je Akcepti.

  6. Tajpu la noton.

Bildsimbolo

Oni ankaŭ povas enmeti piednotojn alklakante la bildsimbolon Enmeti piednoton rekte en la ilbreto Enmeti toolbar.

Enmeti finnotan bildsimbolon

Vi povas enmeti finnotojn rekte alklakante al la bildsimbolo Enmeti finnoton en la ilobreto NormalaEnmeti aŭ elektu je Enmeti - Piednoto kaj finnoto - Finnoto.

Por Redakti Piednoton aŭ Finnoton

tip

Eblas fari fulmoklavojn por enigi, redakti kaj navigi al piednotoj kaj finnotoj. Elektu je Iloj - Adapti - Klavaro-langeton kaj enigi noton en la kadro Funkcioj por vidi la eblojn.


Bonvolu subteni nin!