Enmeti paĝajn numerojn en paĝopiedojn

Oni povas facile enmeti paĝonumeran kampon en la paĝopiedon de dokumento. Oni ankaŭ povas enmeti paĝonombron en la paĝopiedon, ekzemple, laŭ la formo "Paĝo 9 el 12".

Por enmeti paĝnumeron

  1. Elektu menuerojn Enmeti - Paĝokapo kaj paĝopiedo - Paĝopiedo kaj elektu la paĝan stilon enmetotan en la paĝopiedon.

  2. Elektu menuerojn Enmeti - Kampoj - Paĝa Numero.

Se oni volas, oni povas ĝisrandigi la paĝonumeran kampon, same kiel teksto.

Por enmeti ankaŭ paĝonombron

  1. Alklaku antaŭ la paĝonumera kampo, tajpu je Paĝo kaj enigu spaceton; alklaku post la kampo, enigu spaceton kaj tajpu je el kaj enigu alian spaceton.

  2. Elektu menuerojn Enmeti - Kampoj - Nombro da paĝoj.

Bonvolu subteni nin!