Enmeti paĝajn numerojn de daŭrigaj paĝoj

Oni povas facile enmeti la paĝan numeron de la sekva paĝo en paĝopiedon per kampo.

La paĝa numero vidiĝos nur se la sekva paĝo ekzistas.

  1. Elektu menuerojn Enmeti - Paĝokapo kaj paĝopiedo - Paĝopiedo kaj elektu la paĝan stilon enmetotan en la paĝopiedon.

  2. Metu la kursoron en la paĝopiedon kaj elektu menuerojn Enmeti - Kampoj - Aliaj.

  3. En la dialogo Kampoj, alklaku la langeton Dokumento.

  4. Alklaku 'Paĝo' en la listo Tipokaj al 'Sekva paĝo' en la listo Elekti.

  5. Klaku al numerada skemo en la listo Formato.

    Se vi elektas je 'Teksto' en la listo Formato, nur la teksto enigita de vi en la kadro Valoro vidiĝos en la kampo.

  6. Alklaku je Enmeti por enmeti la kampon kun la paĝa numero.

Bonvolu subteni nin!