Informpeti pri propraj datumoj en kampoj aŭ kondiĉoj

Oni povas legi kaj kompari iujn proprajn datumojn de kondiĉoj aŭ kampoj. Ekzemple, oni povas kompari proprajn datumojn per la jenaj operacioj:

Operatoro

Signifo

== aŭ EQ

egalas

!= aŭ NEQ

ne egalas al


Se oni volas, oni povas uzi kondiĉon por kaŝi specifan tekston en la dokumento for de specifa uzanto.

  1. Elektu la kaŝotan tekston en la dokumento.

  2. Elektu menuerojn Enmeti - Sekcio.

  3. En la kampo Kaŝi, marku la butonon Kaŝi.

  4. En la kadro Kun kondiĉo, tajpu jene: user_lastname == "Doe", kie "Doe" estas la familia nomo de la uzanto for de kiu kaŝi la tekston.

  5. Alklaku je Enmeti kaj tiam konservu la dokumenton.

Nota bildsimbolo

La nomo de la kaŝita sekcio restas videbla per la Navigilo.


La jena tabelo listigas la proprajn variablojn, kiujn vi povas legi difinante kondiĉon aŭ kampon.

Propraj variabloj

Signifo

uzanto_persona_nomo

Persona nomo

uzanto_lastanomo

Familia nomo

uzanto_inicialoj

Inicialoj

uzanto_kompanio

Entrepreno

uzanto_strato

Strato

uzanto_lando

Lando

uzanto_poŝtkodo

Poŝta kodo

uzanto_urbo

Urbo

uzanto_titolo

Titolo

uzanto_posteno

Pozicio

Uzanti_tel_labora

Labora telefona numero

uzanto_tel_hejma

Hejma telefonnumero

user_fax

Faksnumero

uzanto_retpoŝto

Retpoŝtadreso

uzanto_ŝtato

Ŝtato


Bonvolu subteni nin!