Alternantaj paĝaj stiloj ĉe paraj kaj malparaj paĝoj

Bildsimbolo

LibreOffice povas aŭtomate apliki alternatajn paĝajn stilojn ĉe paraj (maldekstraj) kaj malparaj (dekstraj) paĝoj en la dokumento. Ekzemple, oni povas uzi paĝajn stilojn por vidigi malsamajn paĝokapojn kaj paĝopiedojn ĉe paraj kaj malparaj paĝoj. La aktuala paĝa stilo vidiĝas en la Stata Breto ĉe la malsupro de la laborejo.

Por agordi alternajn paĝajn stilojn

  1. Elektu menuerojn Vido - Stiloj, kaj alklaku la bildsimbolon Paĝaj stiloj.

  2. En la listo de paĝaj stiloj, dekstre alklaku je "Maldekstra Paĝo" kaj elektu je Modifi.

  3. Alklaku la langeton Organizilo.

  4. Elektu je "Dekstra Paĝo" en la kadro Sekva Stilo, kaj alklaku je Akcepti.

  5. En la listo de paĝaj stiloj, dekstre alklaku je "Dekstra paĝo" kaj elektu je Modifi.

  6. Elektu al "Maldekstra Paĝo" en la kadro Sekva Stilo, kaj alklaku je Akcepti.

  7. Iru al la unua paĝo de la dokumento, kaj duoble alklaku je "Dekstra paĝo" en la listo de paĝaj stiloj en la fenestro Stiloj.

Por aldoni paĝokapon al iu el la paĝaj stiloj, elektu je Enmeti - Paĝokapo kaj paĝopiedo - Paĝokapo, kaj elektu la paĝan stilon al kiu aldoni la paĝokapon. En la paĝokapa kadro, tajpu la tekston uzotan kiel la paĝokapon.

Por aldoni paĝopiedon al iu el la paĝaj stiloj, elektu je Enmeti - Paĝokapo kaj paĝopiedo - Paĝopiedo, kaj elektu la paĝan stilon al kiu aldoni la paĝopiedon. En la paĝopiedan kadron, tajpu la tekston uzotan kiel la paĝopiedon.

Konsileta bildsimbolo

Se vi ne volas paĝokapon aŭ paĝopiedon en la titola paĝo de la dokumento, apliku la stilon "Unua Paĝo" al la titola paĝo.


Por malebligi la presadon de malplenaj paĝoj

Se du paraj aŭ du malparaj paĝoj rekte sekvas unu la alian en la dokumento, Verkilo apriore enmetos vakan paĝon. Eblas ekskludi tiujn aŭtomate generitajn vakajn paĝojn de presaĵo kaj de eksporto al PDF.

  1. Elektu menuerojn - LibreOffice Verkilo - Presi.

  2. Malmarku al Presi aŭtomate enmetitajn vakajn paĝojn.

Bonvolu subteni nin!