Vidigi la rezulton de tabela kalkulo en alia tabelo.

Oni povas kalkuli pri ĉeloj en unu tabelo kaj vidigi la rezulton en alia tabelo.

  1. Malfermu dokumenton, enmetu tabelon kun pluraj kolumnoj kaj vicoj, kaj tiam enmetu alian tabelon kiu konsistas el unu ĉelo.

  2. Enmetu nombrojn en iujn ĉelojn de la pli granda tabelo.

  3. Metu la kursoron en la tabelon kun unu ĉelo, kaj premu je F2.

  4. En la Formula breto, enigu la funkcion uzotan, ekzemple, =SUMO.

  5. Alklaku en ĉelo en la pli granda tabelo kiu enhavas nombron, premu la plusan signumon (+), kaj alklaku en alia ĉelo kiu enhavas nombron.

  6. Premu je Enter.

Nota bildsimbolo

Se oni volas, oni povas formati tabelon por konduti kiel normala teksto. Enmetu la tabelon en kadron, kaj ankru la kadron kiel signon, La kadro restos ankrita al la apuda teksto kiam oni enmetas aŭ forigas tekston.


Bonvolu subteni nin!