Kalkuli komplikajn formulojn en tekstaj dokumentoj

Oni povas uzi antaŭe difinitajn funkciojn en formulo, kaj tiam enmeti la rezulton de la kalkulo en tekstan dokumenton.

Ekzemple, por kalkuli la mezan valoron de tri numeroj, faru jene:

  1. Alklaku en la dokumento tie, kie vi volas enmeti la formulon, kaj tiam premu je F2.

  2. Alklaku la bildsimbolon Formulo, kaj elektu je "Mezo" el la listo Statistikaj funkcioj.

  3. Tajpu la tri nombrojn, apartigitajn de mastoj (|).

  4. Premu je Enter. La rezulto enmetiĝos kiel kampo en la dokumenton.

Por redakti la formulon, duoble alklaku la kampon en la dokumento.

Bonvolu subteni nin!