Kalkuli la sumon de serio de tabelaj ĉeloj

  1. Elektu menuerojn Tabelo - Enmeti tabelon, kaj enmetu tabelon kun unu kolumno kaj pli ol unu vico en tekstan dokumenton.

  2. Tajpu nombron en ĉiun ĉelon de la kolumno, sed lasu vaka la lastan ĉelon en la kolumno.

  3. Metu la kursoron en la lastan ĉelon de la kolumno, kaj alklaku la bildsimbolon Sumo en la Tabela breto.
    Aperos la Formula breto kun la elemento "=sumo".

  4. Alklaku en la unua ĉelo de la serio sumota, ŝovu al la lasta ĉelo, kaj tiam malpremu ĝin.
    LibreOffice enmetos formulon por kalkuli la sumon de la valoroj en la aktuala kolumno.

  5. Premu je Enter, aŭ alklaku je Apliki en la Formula breto.
    La sumo de la valoroj en la aktuala kolumno aperos en la ĉelo.

Se oni enmetas malsaman numeron ie en la kolumno, la sumo ĝisdatiĝos tuj kiam oni alklakas en la lasta kolumna ĉelo.

Simle, oni povas ankaŭ rapide kalkuli la sumon de vico de numeroj.

Bonvolu subteni nin!