Kalkuli en tekstaj dokumentoj

Oni povas rekte enmeti kalkulon en tekstan dokumenton aŭ en tekstan tabelon.

  1. Alklaku en la dokumento kie vi volas enmeti la kalkulon, kaj tiam premu je F2. Se en tabela ĉelo, tajpu egalsignon.

  2. Tajpu la kalkulon enmetotan, ekzemple, =10000/12, kaj tiam premu je Enigi.

Vi ankaŭ povas alklaki la bildsimbolonFormula Breto en la Formula Breto, kaj elektu funkcion por via formulo.

note

Por referenci ĉelojn en tabelo de Verkilo, enfermu la ĉelan adreson aŭ la ĉelan amplekson en angulajn krampojn. Ekzemple, por referenci ĉelon A1 de alia ĉelo, enmetu je =<A1> en la ĉelon.


Ĉelaj elementoj kiuj komenciĝas per egalsigno (=)

Por fari tabelan ĉelon kiu komenciĝas per la signo =, unue enigu spaceton kaj la signon = kaj tiam forigu la spaceton.

Bonvolu subteni nin!