Difini borderojn por objektoj

En Verkilo, oni povas difini borderojn ĉirkaŭ OLE-objektoj, kromaĵoj, diagramoj, bildoj kaj kadroj. La nomo de la menuo uzota dependas de la elektita objekto.

Por agordi antaŭdifinitan borderan stilon

  1. Elektu la objekton kies bordero estas difinota.

  2. Alklaku la bildsimbolon Borderoj en la ilbreto OLE-objekto aŭ ilbreto Kadro por malfermi la fenestron Borderoj.

  3. Alklaku iun el la antaŭe difinitaj borderaj stiloj. Tio anstataŭigos la aktualan borderan stilon de la objekto per la elektita stilo.

Por agordi propran borderan stilon

  1. Elektu la objekton kies bordero vi agordos.

  2. Elektu menuerojn Formato - (nomo de objekto) – Borderoj.
    Anstataŭigu (nomon de objekto) per la nomo de la objekto kiun vi elektis.

  3. En la zono Propre difinita elektu la eĝo(j)n kiu aperu en ofta aranĝo. Alklaku eĝon en la antaŭvido por baskuli la elekton de eĝo.

  4. Elektu linian stilon kaj koloron por la elektita bordera stilo en la zono Linio. Tiuj agordoj rilatas al ĉiuj borderaj linioj en la elektita bordera stilo.

  5. Ripetu la lastajn du paŝojn por ĉiu bordera eĝo.

  6. Elektu la distancon inter la borderaj linioj kaj la paĝa enhavo en la areo Interspacoj apud enhavo.

  7. Alklaku je Akcepti por apliki la ŝanĝojn.

Bonvolu subteni nin!