Agordi borderojn por signoj

Averta bildsimbolo

Se la borderaj atributoj de du apudaj tekstaj ampleksoj estas identaj (sama stilo, larĝo, koloro, remburado kaj ombro), tiam tiuj du ampleksoj estas konsiderataj parto de la sama bordera grupo kaj ili bildiĝos en la sama bordero en la dokumento.


Por agordi antaŭdifinitan borderan stilon

  1. Elektu la amplekson de signoj ĉirkaŭ kiuj enmeti borderon.

  2. Elektu menuerojn Formato - Signo - Borderoj.

  3. Elektu iun el la aprioraj borderaj stiloj en la zono Apriora.

  4. Elektu linian stilon, larĝon kaj koloron por la elektita bordera stilo en la zono Linio. Tiuj agordoj rilatas al ĉiuj borderaj linioj en la elektita bordera stilo.

  5. Elektu la distancon inter la borderaj linioj kaj la elektitaj signoj en la zono Ŝtopado. Vi povas ŝanĝi nur distancojn al eĝoj kiuj havas agorditan borderan linion.

  6. Alklaku je Akcepti por apliki la ŝanĝojn.

Por agordi propran borderan stilon

  1. Elektu la amplekson de signoj ĉirkaŭ kiuj enmeti borderon.

  2. Elektu menuerojn Formato - Signo - Borderoj.

  3. En la zono Propre difinita elektu la eĝo(j)n kiu aperu en ofta aranĝo. Alklaku eĝon en la antaŭvido por baskuli la elekton de eĝo.

  4. Elektu linian stilon, larĝon kaj koloron por la elektita bordera stilo en la zono Linio. Tiuj agordoj rilatas al ĉiuj borderaj linioj en la elektita bordera stilo.

  5. Ripetu la lastajn du paŝojn por ĉiu bordera eĝo.

  6. Elektu la distancon inter la borderaj linioj kaj la elektitaj signoj en la zono Interspacoj apud enhavo. Vi povas ŝanĝi nur distancojn al eĝoj kiuj havas agorditan borderan linion.

  7. Alklaku je Akcepti por apliki la ŝanĝojn.

Bonvolu subteni nin!