Lokado de objektoj

Objekto, ekzemple bildo aŭ kadro, lokiĝas en dokumento per ankro alligita al alia elemento.

Ankro difinas la referencan punkton por objekto. La referenca punkto povas esti la paĝo aŭ kadro kie la objekto troviĝas, alineo, aŭ eĉ signo. Ĉiu objekto havas ankron.

Ankro moviĝas kun la elemento al kiu ĝi estas ligita, dum la dokumento redaktiĝas. Objekto tenas sian pozicion relative al la referenca punkto difinita de sia ankro, tiel ke, kiam la referenca punkto moviĝas aŭ ŝanĝiĝas, la objekto moviĝas relative al ĝi.

Disponeblas la jenaj filtraj agordoj:

Ankrado

Efekto

Kiel signo

Ankras la elektitan objekton kiel signon en la aktuala teksto. Se la alto de la elektita objekto estas pli granda ol la alto de la aktuala tiparo, pligrandigas la alton de la linio kiu enhavas la eron.

Por centrigi bildon en HTML-paĝo, enmetu la bildon, ankru ĝin "kiel signon", tiam centrigu la alineon.

Al signo

Ankras la elektitan objekton al la alineo kiu enhavas la signon al kiu la ankro estas ligita. La referenca punkto por la objekto estas la komenco de la alineo kiu enhavas la signon.

Ekzemple, se vi dividas la alineon ĉe punkto antaŭ la ankro, la referenca punkto moviĝas al la komenco de la nova alineo kaj la objekto moviĝas relative al tiu punkto. Se vi kunigas la alineon kun la antaŭa, la referenca punkto moviĝas al la komenco de la kombinita alineo, kaj la objekto moviĝas al pozicio relative al tio.

Al la alineo

Ankras la elektitan objekton al la aktuala alineo.

Al la paĝo

Ankras la elektitan objekton al la aktuala paĝo.

Al kadro

Ankras la elektitan objekton al la ĉirkaŭa kadro.


note

Eblas lokiĝi objekton sur la paĝo nur al kie la ankro situas.


Movi ankron

Kiam vi enmetas formon, tekstujon, OLE-objekton, bildon, aŭ kadron en via dokumento, ankra bildsimbolo aperas kie la objekto estas ankrita. Vi povas movi la ankron aŭ, tenante aliajn objektajn limigojn en la menso, lokigi objekton relative al la referenca punkto de la ankro, ŝovante al objekton.

Ŝanĝi ankron

Por ŝanĝi la ankrajn agordojn de objekto, dekstre alklaku la objekton, kaj elekti eblon el la submenuo Ankro.

Bonvolu subteni nin!