Enmeti Kampojn

Alklaku por malfermi la dialogon Kampoj. Alklaku la sagon apud la bildsimbolo kaj elektu la bezonatan kampon el la submenuo.

Oni povas elekti la jenajn funkciojn:

Dato

Enmetas la aktualan daton kiel kampon. La apriora data formato uziĝas, kaj la dato ne aŭtomate ĝisdatiĝas.

Horon

Enmetas la aktualan horon kiel kampon. Prenas la horon rekte de la sistemaj agordoj de la mastruma sistemo. Aplikas fiksitan horan formaton, kiu ne estas ĝisdatigebla per la funkcia klavo F9.

Paĝnumero

Enmetas la aktualan paĝnumeron kiel kampon ĉe la kursora pozicio. La apriora agordo estas uzi la signan stilon Paĝnumero.

Paĝa nombrado

Enmetas kiel kampon ka nombron da paĝoj en la dokumento.

Temo

Enmetas la temon specifitan en la dokumentaj atributoj kiel kampon. Tiu kampo vidigas la datumojn enmetitajn en la kampo Temo sub Dosiero - Atributoj - Priskribo.

Titolo

Enmetas la titolon specifitan en la dokumentaj atributoj kiel kampon. Tiu kampo vidigas la datumojn enmetitajn en la kampo Titolo sub Dosiero - Atributoj - Priskribo.

Unua aŭtoro (kampo)

Enmetas ĉi tien kiel kampon la nomon de la homo kiu kreis la dokumenton. La kampo aplikas la enigon faritan sub - LibreOffice - Datumoj de uzanto.

Alia

Inserts a field at the current cursor position. The dialog lists all available fields.

Bonvolu subteni nin!