Enmeti kampojn
Alklaku por malfermi la dialogon KampojAlklaku la sagon apud la bildsimbolo por malfermi submenuon.
Oni povas elekti el la jenaj funkcioj:
Enmetas la aktualan daton kiel kampon. La apriora data formato uziĝas, kaj la dato ne aŭtomate ĝisdatiĝas.
Enmetas la aktualan horon kiel kampon. Prenas la horon rekte de la sistemaj agordoj de la mastruma sistemo. Aplikas fiksitan horan formaton, kiu ne estas ĝisdatigebla per la funkcia klavo F9.
Enmetas la aktualan paĝnumeron kiel kampon ĉe la kursora pozicio. La apriora agordo estas uzi la signan stilon Paĝnumero.
Enmetas kiel kampon ka nombron da paĝoj en la dokumento.
Enmetas la temon specifitan en la dokumentaj atributoj kiel kampon. Tiu kampo vidigas la datumojn enmetitajn en la kampo Temo sub Dosiero - Atributoj - Priskribo.
Enmetas la titolon specifitan en la dokumentaj atributoj kiel kampon. Tiu kampo vidigas la datumojn enmetitajn en la kampo Titolo sub Dosiero - Atributoj - Priskribo.
Enmetas ĉi tien kiel kampon la nomon de la homo kiu kreis la dokumenton. La kampo aplikas la enigon faritan sub LibreOffice - PreferojIloj - Agordaro - LibreOffice - Datumoj de uzanto.
Inserts a field at the current cursor position. The dialog lists all available fields.