Paĝa akvomarko

Enigu akvomarkan tekston en la aktualan paĝstilan fonon.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu je Formato - Filigrano.


Filigrano (akvomarko) estas identiga bildo en papero kiu vidiĝas kiel diversaj nuancoj de heleco kiam oni rigardas ĝin per transira lumo. Filigranoj estas kreeblaj dum la fabrikado paperon por malkuraĝigi falsi dokumentojn, bilojn, poŝtmarkojn ktp.

Uzu filigranojn en LibreOffice-Verkilo por simuli paperan filigranon en la dokumentaj paĝoj.

Agordu la dialogon sube.

Nota bildsimbolo

La enigitaj valoroj rilatas al la aktuala paĝa stilo.


Filigrana dialogo

Teksto

Enigu la filigranan tekston kiu estas vidigota kiel bildo en la paĝa fono.

Tiparo

Elektu la tiparon el la listo.

Nota bildsimbolo

Vi ne povas elekti tiparan grandon aŭ tiparan stilon por la filigrana teksto. La teksta grando skaliĝos por adapti ĝin al unu linio en la paĝa fono.


Angulo

Elektu la turnangulon por la filigrano. La teksto turniĝos laŭ tiu angulo en maldekstra direkto.

Travidebleco

Elektu la travideblecon por la filigrano. La valoro 0% donas maldiafanan filigranon kaj la valoro 100% donas tute travideblan.

Koloro

Elektu koloron el la fallisto.

Por ŝanĝi la filigranan enhavon aŭ agordon.

Se la filigrano uzata estas teksto enigita de la menuero Formato - Filigrano aŭ de la dokumentaj klasifikaj agordoj, vi povas redakti la enhavon kaj agordojn malfermante la filigranan dialogon.

Bonvolu subteni nin!