Ĝisdatigi

Ĝisdatigas erojn en la aktuala dokumento kiuj posedas dinamikan enhavon, kiaj kampoj kaj indicoj.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu menueron Iloj - Ĝisdatigi


Ĝisdatigu ĉiujn

Ĝisdatigas ĉiujn ligilojn, kadrojn, indeksojn, tabelojn de enhavo, kaj paĝan formatadon en la aktuala dokumento.

Kampoj

Ĝisdatigas la enhavon de ĉiuj kampoj en la aktuala dokumento.

Ligiloj

Ĝisdatigas la ligilojn en la aktuala dokumento.

Aktuala indekso

Ĝisdatigas la aktualan indekson. La aktuala indekso estas tiu, kiu enhavas la kursoron.

Ĉiuj indeksoj kaj tabeloj

Ĝisdatigu ĉiujn indeksojn kaj tabelojn en la aktuala dokumento. Vi ne devas meti la kursoron en indekson aŭ tabelon antaŭ ol uzi ĉi tiun komandon.

Ĉiuj diagramoj

Ĝisdatigas la diagramojn en la aktuala dokumento.

Paĝa formatado

Ĝisdatigas la paĝajn formatojn en la dokumento kaj rekalkulas la nombron de paĝoj vidigitan en la Statobreto.

Bonvolu subteni nin!