Konverti tekston al tabelo

Konvertas la elektitan tekston al tabelo, aŭ la elektitan tabelon al teksto.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu menueron Tabelo - Konverti - Teksto al tabelo


La ebloj disponeblaj en ĉi tiu dialogo dependas de la tipo de konverto.

Apartigi tekston je

Apartigilo, ekzemple tabo, markas la limojn de kolumnoj en la elektita teksto. Ĉiu alineo en la elektaĵo konvertiĝos al vico en la tabelo. Simile, kiam vi konvertas tabelon al teksto, la kolumnaj markiloj ŝanĝiĝos al la signo specifita de vi, kaj ĉiu vico konvertiĝos al aparta alineo.

Taboj

Konvertas la tekston al tabelo uzante tabojn kiel kolumnajn markilojn.

Punktokomoj

Konvertas la tekston al tabelo uzante punktkomojn (;) kiel kolumnajn markilojn.

Alineo

Konvertas la tekston al tabelo uzante alineojn kiel kolumnajn markilojn.

Alia:

Konvertas la tekston al tabelo uzante la signon kiun vi tajpas en la kadro kiel kolumnan markilon.

Tekstujo

Tajpu la signon uzotan kiel kolumnan markilon.

Egala larĝo por ĉiuj kolumnoj

Kreas kolumnojn egallarĝajn, sendepende de la pozicio de la kolumna markilo.

Aŭtomate formati

Malfermas la dialogon Aŭtomate formati, kiel vi povas elekti antaŭe difinitan aranĝon por tabelo.

Agordaro

Titolo

Formatas la unuan vicon de la nova tabelo kiel titolon.

Ripeti titolon

Ripetas la tabelan titolon en ĉiu paĝo kiun la tabelo kovras.

La unuaj ... vicoj

Ripetas la unuajn n vicojn kiel titolon.

Ne dividi tabelon

Ne dividas la tabelon trans paĝoj.

Bordero

Aldonas borderon al la tabelo kaj la tabelaj ĉeloj.

Bonvolu subteni nin!