Ĉapitra numerado

Agordas la numeran formaton kaj la hierarkion por ĉapitraj titoloj en la aktuala dokumento.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu menueron Iloj - Ĉapitra numerado


Ĉapitra numerado ligiĝas al alineaj stiloj. Apriore, la "Titolaj" alineaj stiloj (1-10) estas atribuitaj al la rilataj ĉapitraj kaj skemnumeraj niveloj (1-10). Se vi deziras, vi povas atribui aliajn alineajn stilojn al la skema numera nivelo.

Konsileta bildsimbolo

Por numeradaj titoloj, uzu la menuan komandon Iloj - Ĉapitra numerado por agordi numeradon al alinea stilo. Ne uzu la bildsimbolon en la ilbreto Formato.


Nota bildsimbolo

Por emfazi la surekranan vidigon de ĉapitraj kaj skemaj numeroj, elektu je Vido - Kampoj reliefigitaj.


Numerado

Agordas la numeran formaton kaj la hierarkion por ĉapitra numerado en la aktuala dokumento.

Pozicio

Sets the indent, spacing, and alignment options for the numbered or bulleted list.

Ŝargi/konservi

Konservas aŭ ŝargas ĉapitran numeradan formaton. Konservita ĉapitra numerada formato disponeblas al ĉiuj tekstaj dokumentoj.

Nota bildsimbolo

La butono Ŝargi/konservi disponeblas nur por ĉapitra numerado. Por numeraj aŭ bulaj listaj stiloj, modifu la numeradajn stilojn de la alineoj.


Sentitolaj 1 - 9

Elektu la antaŭe difinitan numeradan stilon atribuotan al la elektita skema nivelo.

Konservi kiel

Malfermas dialogon kie oni povas konservi la aktualajn agordaĵojn por la elektita ĉapitra kaj skema nivelo. Oni povas ŝargi tiujn agordaĵojn el alia dokumento.

Konservi kiel

Alklaku numeradan stilon en la listo, kaj enigu nomon por la stilo. La numeroj rilatas al la skema nivelo al kiu la stiloj estas atribuotaj.

Aliagordi

Agordas ŝanĝoj faritajn al la aktuala langeto al tiuj, kiuj efikis kiam ĉi tiu dialogo estis malfermita.

Bonvolu subteni nin!