Aŭtomata formatado por tabeloj

Aŭtomate aplikas formatojn al la aktuala tabelo, inkluzivante tiparojn, ombradon, kaj borderojn.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu je Tabelo - Aŭtomataj formataj stiloj (kun kursoro en tabelo).


Apliki aŭtomatan formaton al tabelo

  1. Alklaku en tabelĉelon, aŭ elektu la ĉelojn kiujn vi volas formati.

  2. Elektu menuerojn Tabelo - Aŭtomataj formataj stiloj, kaj alklaku la formaton aplikotan.

  3. Alklaku je Akcepti.

Formato

Listigas la disponeblajn formatajn stilojn por tabeloj. Alklaku la formaton aplikotan, kaj alklaku je Akcepti.

Aldoni

Aldonas novan tabelan stilon al la listo.

  1. Formati tabelon en la dokumento.

  2. Elektu la tabelon, kaj elektu menuerojn Tabelo - Aŭtomate formati stilojn.

  3. Alklaku je Aldoni.

  4. En la dialogo Aldoni aŭtomatan formaton, enigu nomon, kaj alklaku al Akcepti.

Forigi

Forigas la elektitan tabelan stilon. Vi ne povas forigi je "Apriora tabela stilo".

Renomi

Ŝanĝas la nomon de la elektita tabela stilo. Oni ne povas alinomi je "Apriora tabela stilo".

Formatado

Elekti la formatajn atributojn enigotajn en la elektitan tabelan stilon.

Numerformato

Inkludas numerajn formatojn en la elektita tabela stilo.

Tiparo

Inkludas tiparan formatadon en la elektita tabela stilo.

Ĝisrandigo

Inkludas ĝisrandajn agordojn en la elektita tabela stilo.

Borderoj

Inkludas borderajn stilojn en la elektita tabela stilo.

Ŝablono

Inkludas fonajn stilojn en la elektita tabela stilo

Bonvolu subteni nin!