Makroo

Agordas la makroon rulotan kiam oni alklakas al bildo, kadro, aŭ OLE-objekto.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu langeton Enmeti/formato - Bildo - Atributoj - Makroo.

Elektu langeton Formato - Kadro kaj objekto - Atributoj - Makroo.

Elektu menuerojn Iloj - Aŭtomata teksto - Aŭtomata teksto (butono) - Makroo.

Elektu Iloj - BildoMapo, malfermu kuntekstan menuon Makroo.

Elektu langeton Formato - Signo - Hiperligilo kaj butonon Eventoj.


Evento

Listigas la eventojn kiuj povos lanĉi makroon. Listigas nur eventojn rilatajn al la elektita objekto.

La jena tabelo listigas la objektajn tipojn kaj la eventojn kiuj povas ekagigi makroon:

Evento

Eventa ekagilo

OLE-objekto

Bildo

Kadro

Aŭtomata teksto

Bildmapa zono

Hiperligilo

Alklaki objekton

objekto estas elektita

Muso super objekto

musa sago moviĝas super objekto

Ekagigi hiperligilon

alklakiĝas hiperligilo atribuita al la objekto

Muso eliras objekton

musa sago moviĝas for de la objekto

Sukcese ŝargis bildon

sukcese ŝargis bildon

Ĉesis ŝargi bildon

uzanto haltis ŝargi grafikaĵon (ekzemple, dum elŝutado)

Ne eblis ŝargi bildon

ne sukcesis ŝargi bildon

Enigi alfabetajn signojn

teksto enigita

Enmeti nealfabetajn signojn

Enigitaj estas nepreseblaj signoj, ekzemple taboj kaj linisaltoj

Regrandigi kadron

kadro estas regrandigita

Movi kadron

kadro estas movita

Antaŭ enmeto de aŭtomata teksto

antaŭ ol enmeti aŭtomatan tekston

Post enmeto de aŭtomata teksto

post enmeto de aŭtomata teksto


Nota bildsimbolo

Por eventoj ligitaj al regiloj en formularoj, legu je Atributoj de kontrolkampoAtributoj de formularo.


Atribuita ago

Agordu la makroon rulotan kiam la elektita evento okazos.

Kadroj ebligas al vi ligi specifajn eventojn al funkcio, kiu tiam decidas ĉu la eventon traktos LibreOffice Verkilo aŭ la funkcio. Vidu ankaŭ la LibreOffice Bazan Helpon por plua informo.

Makroo de

Listigas la programon de LibreOffice kaj eventualan malferman dokumenton de LibreOffice. En tiu listo, elektu la lokon kie vi volas elekti la makroojn.

Ekzistantaj makrooj

Listigas la disponeblajn makroojn. Elektu la makroon atribuotan al la elektita evento, kaj alklaku al Atribui.

Atribui

Atribuas la elektitan makroon al la elektita evento.

Forigi

Forigas la makroan agordon el la elektita elemento.

Bonvolu subteni nin!