Bildo

Agordi la renverson kaj la ligilon por la elektita bildo.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu langeton Formato - Bildo - Atributoj - Bildo


Renversi

Vertikale

Vertikale renversas la elektitan bildon.

Horizontale

Horizontale renversas la elektitan bildon.

Sur ĉiuj paĝoj

Horizontale renversas la elektitan bildon en ĉiuj paĝoj.

Sur maldekstraj paĝoj

Horizontale renversas la elektitan bildon nur en paraj paĝoj.

Sur dekstraj paĝoj

Horizontale renversas la elektitan bildon nur en malparaj paĝoj.

Antaŭvidi kampon

Vidigas antaŭvidon de la aktuala elektaĵo.

Ligo

Enmetas la bildon kiel ligilon.

Dosiernomo

Vidigas la vojprefikson de la ligita bilda dosiero. Por ŝanĝi la ligilon, alklaku la butonon Foliumi kaj serĉu la dosieron al kiu vi volas ligi.

Foliumi

Trovinte la bildan dosieron al kiu ligi, alklaku je Malfermi.

Bonvolu subteni nin!