Piednoto

Agordas la aranĝajn agordojn por piednotoj, inkluzive de la linio kiu apartigos la piednoton dis de la ĉefa korpo de la dokumento.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu langeton Formato - Paĝa stilo - Piednoto.

Choose View - Styles - open context menu New/Edit Style - Footnote tab.


Piednota zono

Agordi la alton de la piednota zono.

Ne pli granda ol la paĝa areo

Aŭtomate adaptas la alton de la piednota zono depende de la nombro da piednotoj.

Maksimuma piednota alto

Agordas maksimuman alton por la piednota zono. Marku ĉi tiun butonon, kaj enigu la alton.

Enigu la maksimuman alton por la piednota zono.

Interspaco apud teksto

Enigu la grandon de spaco lasotan inter la malsupra paĝa marĝeno kaj la unua linio de teksto en la piednota areo.

Apartiga linio

Difinas la pozicion kaj aliajn atributojn de la apartiga linio.

Pozicio

Elektu la horizontalan ĝisrandigon por la linio kiu apartigos la ĉefan tekston dis de la piednota zono.

Stilo

Elektu la formatan stilon por la apartiga linio. Se vi ne volas apartigan linion, eleku je "Neniu".

Graso

Elektu la grason de la apartiga linio.

Koloro

Elektu la koloron de la apartiga linio.

Longo

Enigu la longon de la apartiga linio kiel elcenton de la paĝlarĝa areo.

Egale distribui al piednota enhavo

Enigu la grandon de spaco lasotan inter la apartiga linio kaj la unua linio de la piednota areo.

Konsileta bildsimbolo

Por agordi la interspacon inter du piednotoj, elektu je Formato - Alineo, kaj alklaku la langeton Krommarĝenoj kaj interspacoj.


Bonvolu subteni nin!