Helpo de LibreOffice 24.8
Ŝanĝu la datumajn fontojn por la aktuala dokumento. Por ĝuste vidigi la enhavon de enmetitaj kampoj, la anstataŭa datumbazo devas enhavi identajn kamponomojn.
Ekzemple, se oni enmetas adresajn kampojn en formularan leteron el adresa datumbazo, oni povas interŝanĝi la datumbazon per alia adresa datumbazo por enmeti aliajn adresojn.
Oni povas ŝanĝi nur unuope datumbazon per ĉi tiu dialogo.
Listigas la datumbazojn aktuale uzatajn. La aktuala dokumento enhavas almenaŭ unu datuman kampon el ĉiu datumbazo en la listo.
Listigas la datumbazojn registritajn en LibreOffice.
Opens the Open dialog to select a database file (*.odb). The selected file is added to the Available Databases list.
Anstataŭigas la aktualan datuman fonton per la datuma fonto kiun vi elektis en la listo Disponeblaj datumbazoj .
Certigu ke ambaŭ datumbazoj enhavas kongruajn kampnomojn kaj kamptipojn.
Alklaku en la dokumento por kiu vi volas ŝanĝi la datumfonton.
Elektu je
.En la listo Datumbazoj uzataj, elektu la datumbazon anstataŭigotan.
En la Disponeblaj datumbazoj, elektu la anstataŭigan datumbazon.
Alklaku je Difini.