Helpo de LibreOffice 7.5
Specifu la formaton por la elementoj en Indekso de tabeloj.
Indekso de tabeloj havas nur unu indeksan nivelon.
La Struktura linio agordas kiel la elementoj en la indekso konsistu. Por ŝanĝi la aspekton de elemento, vi povas enigi kodojn aŭ tekston en la vakaj kampoj sur tiu linio. Vi povas ankaŭ alklakien vaka kampo aŭ en kodo, kaj tiam alklaku kodan butonon.
Por forigi kodon el la linio Strukturo, alklaku la kodon, kaj premu la klavon Delete.
Por anstataŭigi kodon el la linio Strukturo , alklaku la kodon, kaj alklaku kodan butonon.
Por enmeti kodon el la linio Strukturo , alklaku la kodon, kaj alklaku kodan butonon.
Enmetas tabon. Por enmeti antaŭajn punktojn al la tabo, elektu signon en la Kadro de pleniga signo. Por ŝanĝi la pozicion de la tabo, enmetu valoron en la kadron Taba pozicio, aŭ elektu la markobutonon Ĝisrandigi dekstren.
Enmetas ĉapitran informon, ekzemple la ĉapitran titolon kaj numeron. Elektu la informon vidigotan en la kadro Ĉapitra elemento .
Elektu la ĉapitran informon enmetotan en la indekseron.
Enigu la maksimuman hieraĥian nivelon al kiu objektoj vidiĝu en la generota indekso.
Specifu la formatan stilon por la elektita parto en la linio Strukturo.
Malfermas dialogon kie oni povas redakti la elektitan signan stilon.
Elektu la taban plenigan signon uzotan.
Enmetu la distancon lasotan inter la maldekstra paĝa marĝeno kaj la tabo.
Ĝisrandigas la tabon al la dekstra paĝa marĝeno.
Videblas nur kiam vi alklakas butonon E# en la Strukturo-linio. Elektu por vidigi la ĉapitran numeron sen aŭ kun disigilo.
Enigu la maksimuman hieraĥian nivelon al kiu objektoj vidiĝu en la generota indekso.
Pozicias la tabon rilate al la valoro de la "maldekstra krommarĝeno" difinita en la alinea stilo elektita en la langeto Stiloj. Alie la tabo poziciiĝos rilate al la maldekstra teksta marĝeno.