Helpo de LibreOffice 7.1
Agordu la formaton de la elementoj en la tabelo de enhavo.
Elektu la nivelon difinotan.
La Struktura linio agordas kiel la elementoj en la indekso konsistu. Por ŝanĝi la aspekton de elemento, vi povas enigi kodojn aŭ tekston en la vakaj kampoj sur tiu linio. Vi povas ankaŭ alklakien vaka kampo aŭ en kodo, kaj tiam alklaku kodan butonon.
Por forigi kodon el la linio Strukturo, alklaku la kodon, kaj premu la klavon Delete.
Por anstataŭigi kodon el la linio Strukturo , alklaku la kodon, kaj alklaku kodan butonon.
Por enmeti kodon el la linio Strukturo , alklaku la kodon, kaj alklaku kodan butonon.
Enmetas la ĉapitran numeron. Por agordi ĉapitran numeradon al titola stilo, elektu je Iloj - Ĉapitra numerado.
Enmetas la tekston de la ĉapitra titolo.
Enmetas tabon. Por enmeti antaŭajn punktojn al la tabo, elektu signon en la Kadro de pleniga signo. Por ŝanĝi la pozicion de la tabo, enmetu valoron en la kadron Taba pozicio, aŭ elektu la markobutonon Ĝisrandigi dekstren.
Enmetas la paĝnumeron de la elemento.
Kreas hiperligilon por la parto de elemento kiun vi enmetas per la komenca (LS) kaj la fina (LE) hiperligaj markoj. En la Strukturo-linio, alklaku en la vaka kampo antaŭ la parto por kiu krei hiperligilon, kaj tiam alklaku ĉi tiun butonon. Alklaku en la vaka kampo denove. Ĉiuj hiperligiloj devas esti unikaj. Disponeblas nur por tabelo de enhavo.
Aplikas la aktualajn agordojn al ĉiuj niveloj sen fermi la dialogon.
Specifu la formatan stilon por la elektita parto en la linio Strukturo.
Malfermas dialogon kie oni povas redakti la elektitan signan stilon.
Elektu la taban plenigan signon uzotan.
Enmetu la distancon lasotan inter la maldekstra paĝa marĝeno kaj la tabo.
Ĝisrandigas la tabon al la dekstra paĝa marĝeno.
Videblas nur kiam vi alklakas butonon E# en la Strukturo-linio. Elektu por vidigi la ĉapitran numeron sen aŭ kun disigilo.
Pozicias la tabon rilate al la valoro de la "maldekstra krommarĝeno" difinita en la alinea stilo elektita en la langeto Stiloj. Alie la tabo poziciiĝos rilate al la maldekstra teksta marĝeno.