Indekso

La jenaj ebloj disponeblas kiam oni elektas je Tabelo de objektoj kiel la indeksa tipo.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu langeton Enmeti - Enhavolisto kaj indekso - Enhavolisto, indekso aŭ bibliografio - Tipo (kiam la elektita tipo estas Tabelo de objektoj)


Tipo kaj titolo

Specifi la tipon kaj titolon de la indekso.

Titolo

Enmetu titolon por la elektita indekso.

Tipo

Elektu la tipon de indekso enmetota aŭ redaktota. La disponeblaj ebloj en tiu langeto dependas de la indeksa tipo elektita. Se la kursoro troviĝas en indekso kiam vi elektas je Enmeti - Enhavolisto kaj indekso - Enhavolisto, indeksoj aŭ bibliografio, vi povas redakti tiun indekson.

Protektita kontraŭ permanaj ŝanĝoj

Malebligas ŝanĝi la enhavon de la indekso. Manaj ŝanĝoj, kiujn vi faras, perdiĝos kiam la indekso refreŝiĝos. Se vi deziras ke la kursoro rulumu tra protektita areo, elektu menuerojn - LibreOffice-Verkilo - Formata Asistanto, kaj marku la markobutonon Enŝalti kursoron en la sekcio Protektitaj zonoj .

Krei indekson aŭ enhavoliston

Por

Elektu ĉu krei la indekson por la dokumento aŭ por la aktuala ĉapitro.

Krei de la jenaj objektoj

Elektu la objektajn tipojn enmetotajn en tabelo de objektoj.

Bonvolu subteni nin!